前往目錄

Rusiaj filmoj en Esperanto

貼文者: Cyrill, 2007年4月16日

訊息: 31

語言: Esperanto

Cyrill (顯示個人資料) 2007年4月16日下午2:51:42

Saluton!
Mi volas informi la forumanojn, ke mi kreis projekton, kien mi lokas rusiajn filmojn, subtekstigitajn en Esperanto - Kinejo. Oni povas spekti la filmojn rete aŭ elŝuti ilin en DivX-formato. En la lasta okazo oni povas rikordi ilin sur rikordeblaj KD- aŭ DVD-diskoj kaj spekti sur DVD-ludilo, kiu apogas formaton DivX - nuntempe multaj modeloj enhavas tion.

La projekto jam havas kelk animaciajn, dokumentajn kaj fiksiajn filmojn, el kiuj la plej spektinda estas kinoversio de la klasika komedio "La revizoro" de Nikolaj Gogol, farita en la jaro 1952.

Mi esperas, ke tio helpos disvastigi praktikon spekti alilandajn filmojn kun subtitoloj en Esperanto, ĉar, bedaŭrinde, ĝi ne estas tre granda inter Esperantistoj. Min ankaŭ interesas impresoj de la spektantoj de ĉi tiuj filmoj.

mccambjd (顯示個人資料) 2007年4月16日下午8:45:36

Tio estas bonega ideo!

Mendacapote (顯示個人資料) 2007年4月16日下午9:03:08

Mi ĵus spektis la filmon... ege tre bona ideo!

Charlie (顯示個人資料) 2007年4月16日下午9:39:24

Mi ĵus vizitis tiun retpaĝon. Ĝi estas bonega. Mi spektis la animacian filmon 'Koro de kuraĝulo' - tre bela filmo. Mi certe ofte revizitos tiun retpaĝon.

Cyrill (顯示個人資料) 2007年5月3日下午1:33:53

Ĉi tie oni povas spekti filmon "Aleksandr Popov" (1949), rakontantan pri rusia sciencisto, (kun)inventinto de radio.

Cyrill (顯示個人資料) 2007年5月31日下午10:03:52

Lasta novaĵo en la projekto - filmo "Novelo pri la vera homo", kiu rakontas realan historion de piloto Aleksej Maresjev, kiu dum la Dua mondmilito revenis en batalan aviadon post perdi ambaŭ krurojn.

Cyrill (顯示個人資料) 2007年6月6日下午7:10:06

En la projekto estas publikigita animacia filmo "La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto" (1950) laŭ versa fabelo de Aleksandr Puŝkin.

Cyrill (顯示個人資料) 2007年6月13日下午12:37:19

En la projekto aperis animacia filmo "Fabelo pri morta princino kaj sep herooj" (1951) laŭ poemo de Aleksandr Puŝkin.

Kwekubo (顯示個人資料) 2007年6月25日下午11:38:55

Vere belegaj filmoj! Mi ofte aŭdis pri la animacioj de la Sojuzmultfilm-studio, sed mi neniam havis okazon spekti ilin. La verkoj estis tiel bone faritaj, almenaŭ samkvalite al tiuj de Disney...

zaratustro (顯示個人資料) 2007年6月28日下午5:26:17

sal.gif Saluton ĉiujn sal.gif

Mi gratulas al cyrill. Mi vidis tiun ĉi paĝon, kaj ŝategis min tro multe.
Mi serĉis delonge filmojn en esperanto, kaj mi vidis iujn paĝojn, sed tiu ĉi paĝon estas tre bona.
Atenete Zaratustro senkulpa.gif

回到上端