ورود به محتوا

Pri "na"

از Roberto12, 8 اوت 2010

پست‌ها: 38

زبان: Esperanto

yugary (نمایش مشخصات) 3 اکتبر 2010،‏ 5:31:25

"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.

Oŝo-Jabe (نمایش مشخصات) 6 اکتبر 2010،‏ 1:18:54

yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Mi opinias, ke tio estas la plej bona solvo.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 9 اکتبر 2010،‏ 20:51:47

nu, ni uzu na "na" kiam ne eblas uzi na "-n" rido.gif

EdRobertson (نمایش مشخصات) 10 اکتبر 2010،‏ 17:11:20

yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Vi eraras. Ne necesas aldoni akuzativan finaĵon al neasimilita vorto, kaj ellasi la finaĵon estas zamenhofe:

"Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj" (Z)

Vidu PAG Para. 178 Rim. 2(c).

yugary (نمایش مشخصات) 20 اکتبر 2010،‏ 4:06:48

EdRobertson:
yugary:"Renault-on mi ŝatas, sed Peugeot-on ne."

Mi kredas ke Zamenhof uzus la ĉi-supran solvon.
Vi eraras. Ne necesas aldoni akuzativan finaĵon al neasimilita vorto, kaj ellasi la finaĵon estas zamenhofe:

"Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj" (Z)

Vidu PAG Para. 178 Rim. 2(c).
Sed vidu ankaŭ la zamenhofan tradukon de la Malnova Testamento.

qwertz (نمایش مشخصات) 31 دسامبر 2011،‏ 14:43:55

Ankaŭ ekzistas vikipedio enskribo Na (prepozicio). Ĉe Muzaiko.info forumo ankaŭ kelkaj uzantoj uzas na-prepozicion.

lgg (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2012،‏ 5:43:29

qwertz:Na (prepozicio)
Shaine esperantistoj shatas strangajn kaj nekongruajn solvojn. Inventi idiotan prepozicion anstataue forigi akuzativon en rektvordordo. Au uzi tiun mem prepozicion in chiuj kazoj...

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 1 ژانویهٔ 2012،‏ 10:58:28

lgg:Shaine esperantistoj shatas strangajn kaj nekongruajn solvojn.
Ne, aliokaze ili skribus kiel vi. senkulpa.gif

بازگشت به بالا