Forumaj kodoj
darkweasel,2010年9月2日の
メッセージ: 14
言語: Esperanto
Chainy (プロフィールを表示) 2012年4月11日 19:55:09
darkweasel:→ Novaj forumaj kodoj!Dankon al Jev pro la nova redaktilo - ĝi estas tre bona. Mi nun havas nur unu problemon - la tekstujo estas tro larĝa. Darkweasel sugestis solvon por tio en alia fadeno.
Chainy (プロフィールを表示) 2012年4月11日 20:09:27
darkweasel (プロフィールを表示) 2012年4月11日 21:36:46
Ĝis nun, por tajpi Linux, oni devis tajpi Linu'x, por ke tio konvertiĝu. Nun estas evidente pli bona sistemo tie ĉi (enmetita "Linux" fariĝas aŭtomate Linŭ, kaj kiam oni volas tajpi "Linux", oni devas fakte entajpi "Linuxx"), ← kio okazis tie ĉi? sed tio rompis antaŭajn mesaĝojn, kiuj uzis la apostrofan solvon.
Ekzemple en la fadeno "Kiel oni konvertas onia standarda angla klavaron al Eo?" mi afiŝis ligilon (http://zz9pza.ath.c'x/tajpi/en/Index.html) al Tajpi, kiu nun ne plu funkcias. Tiun solan afiŝon mi povus evidente redakti, sed certe estas pli da tiaj afiŝoj, do estus bonege, se vi kurigus ian programon anstataŭigantan jene en la Esperantlingvaj forumpartoj:
s/c'x/cx
s/g'x/gx
s/h'x/hx
s/j'x/jx
s/s'x/sx
s/u'x/ux
en ĉiuj afiŝoj ĝis 2012-04-10 (aŭ kia ajn estis la servila tempo, kiam vi ŝanĝis tion).
Krome, ne forgesu ŝanĝi tion en la oftaj demandoj - mi jam antaŭvidas fadenojn kun plendoj, ke tio ne funkcias.
Ĉiuokaze dankegon por tiuj ĉi bonegaj ŝanĝoj, kiujn vi faris en la forumo!
Jev (プロフィールを表示) 2012年4月12日 8:30:19