Tin nhắn: 14
Nội dung: Esperanto
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 19:55:09 Ngày 11 tháng 4 năm 2012
darkweasel:→ Novaj forumaj kodoj!Dankon al Jev pro la nova redaktilo - ĝi estas tre bona. Mi nun havas nur unu problemon - la tekstujo estas tro larĝa. Darkweasel sugestis solvon por tio en alia fadeno.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 20:09:27 Ngày 11 tháng 4 năm 2012
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 21:36:46 Ngày 11 tháng 4 năm 2012
Ĝis nun, por tajpi Linux, oni devis tajpi Linu'x, por ke tio konvertiĝu. Nun estas evidente pli bona sistemo tie ĉi (enmetita "Linux" fariĝas aŭtomate Linŭ, kaj kiam oni volas tajpi "Linux", oni devas fakte entajpi "Linuxx"), ← kio okazis tie ĉi?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Ekzemple en la fadeno "Kiel oni konvertas onia standarda angla klavaron al Eo?" mi afiŝis ligilon (http://zz9pza.ath.c'x/tajpi/en/Index.html) al Tajpi, kiu nun ne plu funkcias. Tiun solan afiŝon mi povus evidente redakti, sed certe estas pli da tiaj afiŝoj, do estus bonege, se vi kurigus ian programon anstataŭigantan jene en la Esperantlingvaj forumpartoj:
s/c'x/cx
s/g'x/gx
s/h'x/hx
s/j'x/jx
s/s'x/sx
s/u'x/ux
en ĉiuj afiŝoj ĝis 2012-04-10 (aŭ kia ajn estis la servila tempo, kiam vi ŝanĝis tion).
Krome, ne forgesu ŝanĝi tion en la oftaj demandoj - mi jam antaŭvidas fadenojn kun plendoj, ke tio ne funkcias.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Ĉiuokaze dankegon por tiuj ĉi bonegaj ŝanĝoj, kiujn vi faris en la forumo!
Jev (Xem thông tin cá nhân) 08:30:19 Ngày 12 tháng 4 năm 2012