Aportes: 40
Idioma: Esperanto
nikko (Mostrar perfil) 28 de septiembre de 2010 09:43:34
Kiu rajtas havi? Tiu, kiu povas krei kaj defendi sian decidon. "Rajtoj" estas tre nebula koncepto en priparopado de interŝtataj rilatoj.
zan (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 09:28:53
nikko:Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj.Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. Se ne, nur havantaj landoj povas ataki ne-havantajn landojn.
Memoru, por havi nuklenan armilon necesas eksperimento. Ĝi estas pli reala danĝero ol malpli okazonta milita uzo.
nikko (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 10:08:39
zan:Malgrandaj landoj estas pli militemaj, kaj obeas al grandaj landoj. Certe tial malgrandaj landoj ne havas atombombojn, por ke ne fari stultaĵon, kiel povus fari Kartvelio aŭ Serbujo.nikko:Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj.Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. Se ne, nur havantaj landoj povas ataki ne-havantajn landojn.
Memoru, por havi nuklenan armilon necesas eksperimento. Ĝi estas pli reala danĝero ol malpli okazonta milita uzo.
Krome. Produktado kaj uzado de atombomboj estas tre scienca kaj multekosta afero, kiun apenaŭ povas al si permesi malgranda lando. Se bomboj jam ekzistas kaj establas tutteran stabilecon inter grandaj ŝtatoj tio ĉi estas sufiĉe.
Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. - Ĉu vi apelacias al egaleco inter landoj? Ĝi ne ekzistas, kaj ne povas ekzisti. Se ĉiuj havus atombombon, tio ne egaligus landojn, ĉar ili dekomence ne estas egalaj. Krom tio, estas landoj kun di-obsedula islamisma registaro, kaj mi dubas, ke indas permesi al ili havi tiom potencan armilon.
Genjix (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 11:21:45
nikko (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 13:16:41
Genjix:Stulta eksperimento kun homaj vivoj. Stulta. Stabila ekvilibro (angle MAD) estas kaj idiota kaj danĝeraLernu dialektikon mia moralisma kamarado. Kaj ĉesu pensadi infanece.
Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 15:06:04
LVX:Se iu homo mortigis alin homon, do aunkaŭ mi rajtas mortigi unu homon, ĉu?
Se kelkaj landoj havas ĝin, do mi pensas ke aliaj ajn landoj, ankaŭ rajtas fari ĝin.
Tio nomiĝas egalrajtoj.
Se Usono rajtas produkti atomicaj bombojn do ankaŭ Irano rajtas.
Egalrajto por ĉiuj!!
Kion vi pensas pri tio?
Gabriel
Miland (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 15:09:35
Andreo Jankovskij:Se iu homo mortigis alian homon, do ankaŭ mi rajtas mortigi unu homon, ĉu?Efektive, ne. Tamen pri kiu aĉa malamiko vi parolas?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 15:30:07
miĥil:Mi samopinias ke atombomboj entute ne ekzistu.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Do, ni devas organizi tutmondan voĉdonadon pri malpermesado de atomaj bomboj!
Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 15:40:22
Miland:Eble atoma eksplodo povas havi pozitivan aspekton.
http://www.ukrainio.org.ua/i/Komaha_rozumna.jpg
Traduko de la ukraina:
"Dekomence estis dinosaŭroj, sed ili mortis pro ne pensado.
Poste estis homoj, sed ili mortis pro malbona pensado.
Kaj poste aperis pensanta insekto."
Andreo Jankovskij (Mostrar perfil) 29 de septiembre de 2010 16:36:29
zan:Kial vi ĉiuj menciis nur pri Usono, Irano, Israelo, Pakistano kaj Barato? Ja ankaŭ estas Anglio, Francio, Rusio kaj Ĉinio...Estas kredinda informo ke Singapuro pagis al Israelo kelkajn miliardojn da dolaroj, pro tio ke se estos atako al Singapuro, Israelo devos doni nuklen bombon al singapura armeo. Verŝajne ne nur Singapuro havas iun similan kontrakton?