본문으로

Kiu rajtas krei atoma bomboj?

글쓴이: LVX, 2010년 9월 27일

글: 40

언어: Esperanto

nikko (프로필 보기) 2010년 9월 28일 오전 9:43:34

Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj. Tio ĉi nomiĝas "stabila ekvilibro". Se oni forigus bombojn estiĝus "malstablia ekvilibro" kaj kelkaj generaloj tuj ekesperus gajni de milito. En okazo de bomboj, milito estas sensenca - mortos ĉiuj.

Kiu rajtas havi? Tiu, kiu povas krei kaj defendi sian decidon. "Rajtoj" estas tre nebula koncepto en priparopado de interŝtataj rilatoj.

zan (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오전 9:28:53

nikko:Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj.
Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. Se ne, nur havantaj landoj povas ataki ne-havantajn landojn.
Memoru, por havi nuklenan armilon necesas eksperimento. Ĝi estas pli reala danĝero ol malpli okazonta milita uzo.

nikko (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오전 10:08:39

zan:
nikko:Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj.
Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. Se ne, nur havantaj landoj povas ataki ne-havantajn landojn.
Memoru, por havi nuklenan armilon necesas eksperimento. Ĝi estas pli reala danĝero ol malpli okazonta milita uzo.
Malgrandaj landoj estas pli militemaj, kaj obeas al grandaj landoj. Certe tial malgrandaj landoj ne havas atombombojn, por ke ne fari stultaĵon, kiel povus fari Kartvelio aŭ Serbujo.

Krome. Produktado kaj uzado de atombomboj estas tre scienca kaj multekosta afero, kiun apenaŭ povas al si permesi malgranda lando. Se bomboj jam ekzistas kaj establas tutteran stabilecon inter grandaj ŝtatoj tio ĉi estas sufiĉe.

Laŭ tia argumento ĉiu lando devas ekhavi ĝin. - Ĉu vi apelacias al egaleco inter landoj? Ĝi ne ekzistas, kaj ne povas ekzisti. Se ĉiuj havus atombombon, tio ne egaligus landojn, ĉar ili dekomence ne estas egalaj. Krom tio, estas landoj kun di-obsedula islamisma registaro, kaj mi dubas, ke indas permesi al ili havi tiom potencan armilon.

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오전 11:21:45

Stulta eksperimento kun homaj vivoj. Stulta. Stabila ekvilibro (angle MAD) estas kaj idiota kaj danĝera

nikko (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 1:16:41

Genjix:Stulta eksperimento kun homaj vivoj. Stulta. Stabila ekvilibro (angle MAD) estas kaj idiota kaj danĝera
Lernu dialektikon mia moralisma kamarado. Kaj ĉesu pensadi infanece.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 3:06:04

LVX:
Se kelkaj landoj havas ĝin, do mi pensas ke aliaj ajn landoj, ankaŭ rajtas fari ĝin.
Tio nomiĝas egalrajtoj.
Se Usono rajtas produkti atomicaj bombojn do ankaŭ Irano rajtas.

Egalrajto por ĉiuj!!

Kion vi pensas pri tio?
Gabriel
Se iu homo mortigis alin homon, do aunkaŭ mi rajtas mortigi unu homon, ĉu?

Miland (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 3:09:35

Andreo Jankovskij:Se iu homo mortigis alian homon, do ankaŭ mi rajtas mortigi unu homon, ĉu?
Efektive, ne. Tamen pri kiu aĉa malamiko vi parolas? rido.gif

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 3:30:07

miĥil:Mi samopinias ke atombomboj entute ne ekzistu.
lango.gif
Do, ni devas organizi tutmondan voĉdonadon pri malpermesado de atomaj bomboj!

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 3:40:22

Miland:Eble atoma eksplodo povas havi pozitivan aspekton
.

http://www.ukrainio.org.ua/i/Komaha_rozumna.jpg
Traduko de la ukraina:
"Dekomence estis dinosaŭroj, sed ili mortis pro ne pensado.
Poste estis homoj, sed ili mortis pro malbona pensado.
Kaj poste aperis pensanta insekto."

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 4:36:29

zan:Kial vi ĉiuj menciis nur pri Usono, Irano, Israelo, Pakistano kaj Barato? Ja ankaŭ estas Anglio, Francio, Rusio kaj Ĉinio...
Estas kredinda informo ke Singapuro pagis al Israelo kelkajn miliardojn da dolaroj, pro tio ke se estos atako al Singapuro, Israelo devos doni nuklen bombon al singapura armeo. Verŝajne ne nur Singapuro havas iun similan kontrakton?

다시 위로