پستها: 67
زبان: Esperanto
palaman (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2010، 11:43:13
http://ru.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=7...
cellus (نمایش مشخصات) 21 نوامبر 2010، 9:12:02
Eble ankaŭ estas legitima demando: Kian rolon povas esperanto ludi en vere inter-naciaj kontaktoj, kiel kiam svedaj ekonomoj donis informon pri la okcidentaj merkatoj en la baldaŭ kolapsonta Sovetunio?
Altebrilas (نمایش مشخصات) 22 نوامبر 2010، 21:22:50
cellus:Mi estus dankema se vi povus doni detalojn pri tiu epizodo...
Eble ankaŭ estas legitima demando: Kian rolon povas esperanto ludi en vere inter-naciaj kontaktoj, kiel kiam svedaj ekonomoj donis informon pri la okcidentaj merkatoj en la baldaŭ kolapsonta Sovetunio?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2010، 9:54:58
Iuflanke, ne estas multe da palestinaj esperantistoj. Mi supozas, ke ili havas pli urĝaj problemojn, ol lerni esperanton. Due la literatura araba lingvo estas jam internacia lingvo, eble ili ne sentas la bezonon lerni duan.
Aliflanke, israelanoj (aŭ sia estraro) ne konsentas ke oni intermiksiĝu en siaj aferojn, ĉefe kiam ili havas la sentoj, ke oni provas trudi ion al ili (kiel kiam porpaca ŝipo provis albordiĝi en Gaza).
En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
manu_fr (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2010، 12:19:25
Altebrilas:Ĉu esperanto povas utili en konfliktoj,...Mi miras la demandon, ĉar mi jam donis vidpunkton, pri kiel esperantistoj povus helpi al la monda paco.
...En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon?
ĉu ne interesis vin, por ke vi denove demandus la samon ?
amike
Manu
nigrarozo (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2010، 13:36:50
... tamen, observante tion kio lastatempe okazas en Eŭropo pro la ekonomia krizo, la definitiva enkonduko de internacia lingvo ŝajnas laŭ mi bona ideo...
Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2010، 22:31:57
manu_fr:Mi relanĉis la debaton por ebligi al homoj, kiuj estas novaj en tiu-ĉi fadeno ankaŭ partopreni. Plie, la mesaĝoj estas multaj, kaj malfacilas ĉion memori. Do ŝajnas utile fari resumon de tempo al tempo.Altebrilas:Ĉu esperanto povas utili en konfliktoj,...Mi miras la demandon, ĉar mi jam donis vidpunkton, pri kiel esperantistoj povus helpi al la monda paco.
...En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon?
ĉu ne interesis vin, por ke vi denove demandus la samon ?
amike
Manu
Mi relegis la mesaĝojn antaŭ ol sendi mian.
Via ĉefa argumento al la demando, kiun mi rezumis supre, estas ke, dum konflikto, ni konvinku ambaŭflankajn esperantistojn por ke ili necilingve konvinku la plej militemaj de sia lando aŭ almenaŭ la moderuloj por ke ili faru same.
Mi konstatis, ke pro la kialoj ĉisupre menciitaj, tio ne eblas kun la israel-palestina konflikto.
Do, denove: kion fari? Aŭ ĉu ni povas fari ion?
Amike
YA