Sadržaj

Esperanto, ĉu interkomprenilo inter nacioj?

od Altebrilas, 15. listopada 2010.

Poruke: 67

Jezik: Esperanto

palaman (Prikaz profila) 8. studenoga 2010. 11:43:13

cellus (Prikaz profila) 21. studenoga 2010. 09:12:02

La personojn kiujn oni demandus pri tio estas tiuj kiuj interkonatiĝis kun esperantistoj en alia lando kaj translokiĝis en tiun landon. Aliaj personoj povus esti la esperantistoj en landoj aŭ regiono kie estis konfliktoj. Kiamaniere ili povis solvi la konflikton, se estia tia, inter la esperantistoj ankaŭ. Ĉu la esperantistoj sukcesis esti ekster la konflikto?

Eble ankaŭ estas legitima demando: Kian rolon povas esperanto ludi en vere inter-naciaj kontaktoj, kiel kiam svedaj ekonomoj donis informon pri la okcidentaj merkatoj en la baldaŭ kolapsonta Sovetunio?

Altebrilas (Prikaz profila) 22. studenoga 2010. 21:22:50

cellus:

Eble ankaŭ estas legitima demando: Kian rolon povas esperanto ludi en vere inter-naciaj kontaktoj, kiel kiam svedaj ekonomoj donis informon pri la okcidentaj merkatoj en la baldaŭ kolapsonta Sovetunio?
Mi estus dankema se vi povus doni detalojn pri tiu epizodo... rideto.gif

Altebrilas (Prikaz profila) 28. studenoga 2010. 09:54:58

Mi relegis la mesaĝojn , kaj vidis, ke ni preterlasis gravan demandon: Ĉu esperanto povas utili en konfliktoj, ekz. inter palestinanoj (ĉu tio nomo estas ĝusta?) kaj israelanoj.

Iuflanke, ne estas multe da palestinaj esperantistoj. Mi supozas, ke ili havas pli urĝaj problemojn, ol lerni esperanton. Due la literatura araba lingvo estas jam internacia lingvo, eble ili ne sentas la bezonon lerni duan.

Aliflanke, israelanoj (aŭ sia estraro) ne konsentas ke oni intermiksiĝu en siaj aferojn, ĉefe kiam ili havas la sentoj, ke oni provas trudi ion al ili (kiel kiam porpaca ŝipo provis albordiĝi en Gaza).

En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon? demando.gif

manu_fr (Prikaz profila) 28. studenoga 2010. 12:19:25

Altebrilas:Ĉu esperanto povas utili en konfliktoj,...

...En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon? demando.gif
Mi miras la demandon, ĉar mi jam donis vidpunkton, pri kiel esperantistoj povus helpi al la monda paco.

ĉu ne interesis vin, por ke vi denove demandus la samon ?

amike

Manu

nigrarozo (Prikaz profila) 28. studenoga 2010. 13:36:50

Mi ja ne scias...

... tamen, observante tion kio lastatempe okazas en Eŭropo pro la ekonomia krizo, la definitiva enkonduko de internacia lingvo ŝajnas laŭ mi bona ideo...

Altebrilas (Prikaz profila) 28. studenoga 2010. 22:31:57

manu_fr:
Altebrilas:Ĉu esperanto povas utili en konfliktoj,...

...En tia situacio, kion povas fari esperantistoj por helpi la pacon? demando.gif
Mi miras la demandon, ĉar mi jam donis vidpunkton, pri kiel esperantistoj povus helpi al la monda paco.

ĉu ne interesis vin, por ke vi denove demandus la samon ?

amike

Manu
Mi relanĉis la debaton por ebligi al homoj, kiuj estas novaj en tiu-ĉi fadeno ankaŭ partopreni. Plie, la mesaĝoj estas multaj, kaj malfacilas ĉion memori. Do ŝajnas utile fari resumon de tempo al tempo.

Mi relegis la mesaĝojn antaŭ ol sendi mian.

Via ĉefa argumento al la demando, kiun mi rezumis supre, estas ke, dum konflikto, ni konvinku ambaŭflankajn esperantistojn por ke ili necilingve konvinku la plej militemaj de sia lando aŭ almenaŭ la moderuloj por ke ili faru same.

Mi konstatis, ke pro la kialoj ĉisupre menciitaj, tio ne eblas kun la israel-palestina konflikto.

Do, denove: kion fari? Aŭ ĉu ni povas fari ion?

Amike

YA

Natrag na vrh