הודעות: 57
שפה: Esperanto
AlfRoland (הצגת פרופיל) 26 ביוני 2011, 20:21:21
Miland:Ŝajne Michijo ĵus forlasis la forumon. Mi bedaŭras ke li ne emis akcepti iu ajn konsilon. Eble li devos lerni kelkajn aĵojn malfacile*. Adiaŭ al li!Ĉu eble: "Kun granda peno" aŭ "penege"!?
*Trafas miaopinie la anglalingva idiotismo "the hard way". Ĉu estas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiu signifas "learn the hard way"? Bv. sciigi nin!
Altebrilas (הצגת פרופיל) 26 ביוני 2011, 22:59:51
Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.
Ĉu tio estas la signifo?
Miland (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2011, 00:05:57
Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.Jes.
Ĉu tio estas la signifo?
Altebrilas (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2011, 07:18:40
Miland:Mia opinio estis nur lingva, ĉar mi skribis la frazon kursive. Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto.Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.Jes, li devos lerni per la malfacilaĵoj de la vivo!
Ĉu tio estas la signifo?
Miland (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2011, 09:32:48
Altebrilas:Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto.Efektive eblas interpreti mian respondon "lingve", tamen mi redaktis ĝin!
erinja (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2011, 15:30:30
Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.
Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu-uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.
henma (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2011, 15:35:55
erinja:Saluton al ĉiuj legantoj de ĉi tiu fadeno!Dankon, Erinja... liaj mesaĝoj estis tre ofendaj.
Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.
Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.
Mi uzos tiun ligilon se mi vidos tiajn mesaĝojn denove.
Ĝis,
Daniel.