去目錄頁

Pri religiaj kulturoj en aliaj landoj.

lacxielen, 2010年11月24日

讯息: 57

语言: Esperanto

AlfRoland (显示个人资料) 2011年6月26日下午8:21:21

Miland:Ŝajne Michijo ĵus forlasis la forumon. Mi bedaŭras ke li ne emis akcepti iu ajn konsilon. Eble li devos lerni kelkajn aĵojn malfacile*. Adiaŭ al li!

*Trafas miaopinie la anglalingva idiotismo "the hard way". Ĉu estas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiu signifas "learn the hard way"? Bv. sciigi nin!
Ĉu eble: "Kun granda peno" aŭ "penege"!?

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月26日下午10:59:51

En kiu kunteksto oni diras "the hard way" en la angla? Ĉu pri iu kiu rifuzas konsilojn?

Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.

Ĉu tio estas la signifo?

Miland (显示个人资料) 2011年6月27日上午12:05:57

Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.
Ĉu tio estas la signifo?
Jes.

Altebrilas (显示个人资料) 2011年6月27日上午7:18:40

Miland:
Altebrilas:Li rifuzas konsilojn; li do devos lerni per la malmilda vojo de sia propra sperto.
Ĉu tio estas la signifo?
Jes, li devos lerni per la malfacilaĵoj de la vivo!
Mia opinio estis nur lingva, ĉar mi skribis la frazon kursive. Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto. okulumo.gif

Miland (显示个人资料) 2011年6月27日上午9:32:48

Altebrilas:Mi ne esprimis ian taksadon pri iu kontribuanto. okulumo.gif
Efektive eblas interpreti mian respondon "lingve", tamen mi redaktis ĝin!

erinja (显示个人资料) 2011年6月27日下午3:30:30

Saluton al ĉiuj legantoj de ĉi tiu fadeno!

Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.

Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu-uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.

henma (显示个人资料) 2011年6月27日下午3:35:55

erinja:Saluton al ĉiuj legantoj de ĉi tiu fadeno!

Ŝajnas ke tiu uzanto Michijo nuligis sian propran konton (aŭ alie alia lernu-teamano faris tion, sed mi certe ne). Tamen mi nuligis liajn mesaĝojn, ĉar ili estis kontraŭ la reguloj de la paĝaro.

Mi petas al vi ĉiuj - kiam estas lernu uzanto kiu diras ofendajn aferojn, bonvolu uzi la ligilon "raporti rubmesaĝon", kiu troviĝas ĉe ĉiu mesaĝo en la forumoj. Ofendaj mesaĝoj kaj atakoj kontraŭ personoj, landoj, religioj, kaj aliaj grupoj estas kontraŭ la regularo de la paĝaro. Ni en la lernu-teamo dependas je vi, niaj uzantoj, por atentigi nin kiam uzanto malobeas la regulojn, tiel ke ni povu averti aŭ puni la uzanton.
Dankon, Erinja... liaj mesaĝoj estis tre ofendaj.

Mi uzos tiun ligilon se mi vidos tiajn mesaĝojn denove.

Ĝis,

Daniel.

回到上端