Към съдържанието

Kial la angla lingvo aspektas al mi tiom naŭza?

от kingkat, 07 декември 2010

Съобщения: 65

Език: Esperanto

Eddycgn (Покажи профила) 18 декември 2010, 15:10:19

Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.
Vi tute pravas. Se oni legas Shakespeare aŭ alian literaturon, oni devas diri ke la angla estas belega lingvo.
Se estas iom da antipatio direkte al la angla, tio estas fare de la obseda enŝovigo de anglaj vortoj en multaj aliaj lingvoj per la komerco. Oni vidas ĉiuloke en la vendejoj "SALE" (*) ktp. aŭ en la mondo de la komputilo.

La kulpo ne estas de la lingvo, sed de la uloj kiuj uzas ĝin malbone en aliaj landoj.

(*)
SALE angle = speciala vendo
SALE france = malpura
SALE itale = salo; li supreniras
SALE hispane = li eliras

ceigered (Покажи профила) 18 декември 2010, 15:20:35

vidas vandenis:
tommjames:
sudanglo:Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?
Vi ial forgesis mencii la positivajn, facilajn trajtojn de la lingvo.
Jes,la angla uzas latinan,ne ĉinan alfabeton! rideto.gif
Hahahaha! rido.gif Tre amuze!

(Tamen ni povas legi nian lingvon kiel ĝi estis legita historie - ekz:

"I was eating the cake when my mother learnt to fly"
Nun (en pseŭda-Esperanta ortografio):
"aj woz i:ting ðe kejk ŭen maj maða lö:nt tu flaj"
Antaŭ ol nun:
"i: wa:s e:ting ðe ka:k hŭen mi: mo:ðer le:rnt to fli:"

Vere tre malaĉa! Oni ne bezonus multon da tempoj por lerni la meza/moderna angla lingvo de ~1500-1600 AD se oni konus la nunan anglan lingvon okulumo.gif)

--

Mi amas la anglan lingvon, sed mi parolas ĝin denaske. Sed, mi ankaŭ ŝatas lingvojn kiel ĝi, kiel la keltaj lingvoj, la ĝermanaj lingvoj (precipe la nordaj), ktp. Mi amas la tutan nord-okcidentan eŭropan lingvan zonon.

Ankaŭ, mi povas vidi similecojn inter la angla kaj aliaj lingvoj kiel la Rusa, la Franca, la Ĉina kaj eĉ la Korea. Ili estas riĉegaj lingvoj fonetike (precipe kun vokaloj por la plej granda parto), kaj havas palatalojn. Belaj lingvoj, laŭ mi.

alimales (Покажи профила) 18 декември 2010, 20:59:33

Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.
+1 rideto.gif

kingkat (Покажи профила) 18 декември 2010, 22:19:51

Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.
Mi ne volis provoki, mi nur diris tion, kion la angla lingvo inspiras al mi. Mi komprenas ke iuj, precipe tiuj, kiuj estos angloparolantoj, povas ne ŝati tion, kion mi pensas kaj sentas, sed tio ne estas mia problemo. Kaj kiel vi ja scias mi ne estas la sola kiu ne eltenas la anglan.

geo1963 (Покажи профила) 18 декември 2010, 23:15:10

Eddycgn:SALE angle = speciala vendo
SALE france = malpura
SALE itale = salo; li supreniras
SALE hispane = li eliras
SALE pole = ĉambroj en lernejo aŭ en malsanulejo.

sudanglo (Покажи профила) 19 декември 2010, 13:19:46

Foje, mirigas min kiel volonte kaj entuziasme alilanduloj akceptas la anglan lingvon.

Certe, la anglalingvanoj mem ne akceptus tian trudon de fremda lingvo kun la kostoj kaj ĝeno de la lernado.

Se vi ne volas ĝin kiel mondan lingvon, la solvo estas en viaj manoj. Vi kampanju kontraŭ ĝi.

Ĉu estas eble, tamen, ke estas iu utilo en la angla lingvo, kiu donas aliron sur kampojn teĥnikajn, sciencajn kaj komercajn, kiel ankaŭ la eblecon iom komuniki kun la vasta lernintaro en aliaj landoj?

glig (Покажи профила) 19 декември 2010, 14:06:15

sudanglo:Foje, mirigas min kiel volonte kaj entuziasme alilanduloj akceptas la anglan lingvon.

Certe, la anglalingvanoj mem ne akceptus tian trudon de fremda lingvo kun la kostoj kaj ĝeno de la lernado.

Se vi ne volas ĝin kiel mondan lingvon, la solvo estas en viaj manoj. Vi kampanju kontraŭ ĝi.

Ĉu estas eble, tamen, ke estas iu utilo en la angla lingvo, kiu donas aliron sur kampojn teĥnikajn, sciencajn kaj komercajn, kiel ankaŭ la eblecon iom komuniki kun la vasta lernintaro en aliaj landoj?
Se latina lingvo estis tiom facila por lerni kiel angla, homoj plu uzadis latinan. La angla estas unu el la plej facilaj lingvoj , kaj tial ĝi estas tiom disvastigita en la mondo. Nura problemo estas ke angla ekis penetri alijan lingvojn (ia. mian densakan lingvon).

Neniu havas nenion kontraŭ angla kaj angloparolantaj homoj, ke ni konkludu!

Estas interese, kial vi estas esperantisto? Ĉu esperantistoj ne estas por la ideo ke EO iĝu universala?

sudanglo (Покажи профила) 19 декември 2010, 17:13:09

Se vi demandas min Glig, la respondo estas ke mi ne vidas tujan favoran estontecon por Esperanto laŭ la originala celo.

La sola ŝanco por pligrandigi la nombron da parolantoj estas propagandi por ĝia enkonduko en la lernejojn pro la eduka valoro de la lingvo.

Nuntempe pro la minimuma uzado de 'nia' lingvo kiel interlingvon, oni ne povas realisme aspiri al iu konkurenco sur tiu kampo kun la angla.

Ke mi mem parolas Esperanton estas 'akcidento' de miaj studentaj jaroj, kaj mi trovas la tutan aferon interesa lingva eksperimento.

cellus (Покажи профила) 19 декември 2010, 19:38:11

La nura fakto ke mi apogas esperanton ne povas signifi ke mi pensas ke la angla lingvo estas aĉa lingvo. Ke esperanto taŭgus pli bone kiel mondlingvo estas sufiĉe klare, sed ke la angla ne povas ludi tiun rolon ŝajne ne estas korekta, ĉar tiom da homoj lernas ĝin.

Lingvemulo povas kompreneble serĉi diversajn ecojn en lingvo. Iu volas la vortfaradajn interesaĵojn de la finna lingvo aŭ la kvazaŭ multflanka mekanikeco de la pola lingvo kun ĉiuj siaj prefiksoj kaj sufiksoj, aŭ la ĉina kun siaj tonoj, aŭ eble la araba kun sia vireca sono, aŭ la gronlanda kun sia svinga ritmo.

La malbelo certe kuŝas en la orelo de la aŭskultanto.

Vesna (Покажи профила) 19 декември 2010, 20:35:05

kingkat:
Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.
Mi ne volis provoki, mi nur diris tion, kion la angla lingvo inspiras al mi. Mi komprenas ke iuj, precipe tiuj, kiuj estos angloparolantoj, povas ne ŝati tion, kion mi pensas kaj sentas, sed tio ne estas mia problemo. Kaj kiel vi ja scias mi ne estas la sola kiu ne eltenas la anglan.
Se vi asertus la saman pri ajna alia lingvo, mia respondo estus sama, sendepende ĉu mi parolas la lingvon kiun vi abomenas aŭ ne. Estas same kiel diri ke vi abomenas iun naciecon aŭ malamas homojn pro ilia hauptokolor, sekso, releigio aŭ eĉ alteco.

Обратно нагоре