Ujumbe: 65
Lugha: Esperanto
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 3:10:19 alasiri
Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.Vi tute pravas. Se oni legas Shakespeare aŭ alian literaturon, oni devas diri ke la angla estas belega lingvo.
Se estas iom da antipatio direkte al la angla, tio estas fare de la obseda enŝovigo de anglaj vortoj en multaj aliaj lingvoj per la komerco. Oni vidas ĉiuloke en la vendejoj "SALE" (*) ktp. aŭ en la mondo de la komputilo.
La kulpo ne estas de la lingvo, sed de la uloj kiuj uzas ĝin malbone en aliaj landoj.
(*)
SALE angle = speciala vendo
SALE france = malpura
SALE itale = salo; li supreniras
SALE hispane = li eliras
ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 3:20:35 alasiri
vidas vandenis:Hahahaha!tommjames:Jes,la angla uzas latinan,ne ĉinan alfabeton!sudanglo:Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?Vi ial forgesis mencii la positivajn, facilajn trajtojn de la lingvo.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
(Tamen ni povas legi nian lingvon kiel ĝi estis legita historie - ekz:
"I was eating the cake when my mother learnt to fly"
Nun (en pseŭda-Esperanta ortografio):
"aj woz i:ting ðe kejk ŭen maj maða lö:nt tu flaj"
Antaŭ ol nun:
"i: wa:s e:ting ðe ka:k hŭen mi: mo:ðer le:rnt to fli:"
Vere tre malaĉa! Oni ne bezonus multon da tempoj por lerni la meza/moderna angla lingvo de ~1500-1600 AD se oni konus la nunan anglan lingvon
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
--
Mi amas la anglan lingvon, sed mi parolas ĝin denaske. Sed, mi ankaŭ ŝatas lingvojn kiel ĝi, kiel la keltaj lingvoj, la ĝermanaj lingvoj (precipe la nordaj), ktp. Mi amas la tutan nord-okcidentan eŭropan lingvan zonon.
Ankaŭ, mi povas vidi similecojn inter la angla kaj aliaj lingvoj kiel la Rusa, la Franca, la Ĉina kaj eĉ la Korea. Ili estas riĉegaj lingvoj fonetike (precipe kun vokaloj por la plej granda parto), kaj havas palatalojn. Belaj lingvoj, laŭ mi.
alimales (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 8:59:33 alasiri
Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.+1
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
kingkat (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 10:19:51 alasiri
Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.Mi ne volis provoki, mi nur diris tion, kion la angla lingvo inspiras al mi. Mi komprenas ke iuj, precipe tiuj, kiuj estos angloparolantoj, povas ne ŝati tion, kion mi pensas kaj sentas, sed tio ne estas mia problemo. Kaj kiel vi ja scias mi ne estas la sola kiu ne eltenas la anglan.
geo1963 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2010 11:15:10 alasiri
Eddycgn:SALE angle = speciala vendoSALE pole = ĉambroj en lernejo aŭ en malsanulejo.
SALE france = malpura
SALE itale = salo; li supreniras
SALE hispane = li eliras
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 1:19:46 alasiri
Certe, la anglalingvanoj mem ne akceptus tian trudon de fremda lingvo kun la kostoj kaj ĝeno de la lernado.
Se vi ne volas ĝin kiel mondan lingvon, la solvo estas en viaj manoj. Vi kampanju kontraŭ ĝi.
Ĉu estas eble, tamen, ke estas iu utilo en la angla lingvo, kiu donas aliron sur kampojn teĥnikajn, sciencajn kaj komercajn, kiel ankaŭ la eblecon iom komuniki kun la vasta lernintaro en aliaj landoj?
glig (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 2:06:15 alasiri
sudanglo:Foje, mirigas min kiel volonte kaj entuziasme alilanduloj akceptas la anglan lingvon.Se latina lingvo estis tiom facila por lerni kiel angla, homoj plu uzadis latinan. La angla estas unu el la plej facilaj lingvoj , kaj tial ĝi estas tiom disvastigita en la mondo. Nura problemo estas ke angla ekis penetri alijan lingvojn (ia. mian densakan lingvon).
Certe, la anglalingvanoj mem ne akceptus tian trudon de fremda lingvo kun la kostoj kaj ĝeno de la lernado.
Se vi ne volas ĝin kiel mondan lingvon, la solvo estas en viaj manoj. Vi kampanju kontraŭ ĝi.
Ĉu estas eble, tamen, ke estas iu utilo en la angla lingvo, kiu donas aliron sur kampojn teĥnikajn, sciencajn kaj komercajn, kiel ankaŭ la eblecon iom komuniki kun la vasta lernintaro en aliaj landoj?
Neniu havas nenion kontraŭ angla kaj angloparolantaj homoj, ke ni konkludu!
Estas interese, kial vi estas esperantisto? Ĉu esperantistoj ne estas por la ideo ke EO iĝu universala?
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 5:13:09 alasiri
La sola ŝanco por pligrandigi la nombron da parolantoj estas propagandi por ĝia enkonduko en la lernejojn pro la eduka valoro de la lingvo.
Nuntempe pro la minimuma uzado de 'nia' lingvo kiel interlingvon, oni ne povas realisme aspiri al iu konkurenco sur tiu kampo kun la angla.
Ke mi mem parolas Esperanton estas 'akcidento' de miaj studentaj jaroj, kaj mi trovas la tutan aferon interesa lingva eksperimento.
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 7:38:11 alasiri
Lingvemulo povas kompreneble serĉi diversajn ecojn en lingvo. Iu volas la vortfaradajn interesaĵojn de la finna lingvo aŭ la kvazaŭ multflanka mekanikeco de la pola lingvo kun ĉiuj siaj prefiksoj kaj sufiksoj, aŭ la ĉina kun siaj tonoj, aŭ eble la araba kun sia vireca sono, aŭ la gronlanda kun sia svinga ritmo.
La malbelo certe kuŝas en la orelo de la aŭskultanto.
Vesna (Wasifu wa mtumiaji) 19 Desemba 2010 8:35:05 alasiri
kingkat:Se vi asertus la saman pri ajna alia lingvo, mia respondo estus sama, sendepende ĉu mi parolas la lingvon kiun vi abomenas aŭ ne. Estas same kiel diri ke vi abomenas iun naciecon aŭ malamas homojn pro ilia hauptokolor, sekso, releigio aŭ eĉ alteco.Vesna:Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel ksenofobo. Ne certas tie pri lingva fonetiko ktp, sed pri simpla provoko, kiun mi ĝis nun ignoris, sed ĝi trakreskis "bongustan" diskuton. Hontinde por esperantisto diri pri ajna lingvo ion similan.Mi ne volis provoki, mi nur diris tion, kion la angla lingvo inspiras al mi. Mi komprenas ke iuj, precipe tiuj, kiuj estos angloparolantoj, povas ne ŝati tion, kion mi pensas kaj sentas, sed tio ne estas mia problemo. Kaj kiel vi ja scias mi ne estas la sola kiu ne eltenas la anglan.