メッセージ: 71
言語: Esperanto
ceigered (プロフィールを表示) 2011年2月3日 9:32:51
Eddycgn:Aŭstralio: KvinslandioNu, nuntempe 'kvinslanda maro'
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
(serioze, kial ne la simpla 'Kvinslando'? Kaj kial 'meksikio' kaj ne 'meksiko'? Mi ne komprenas)
zan (プロフィールを表示) 2011年2月4日 3:49:07
marcuscf (プロフィールを表示) 2011年2月4日 13:57:47
zan:Kaj nun en la portugala:
Koreujo/Koreio = Korea
Grekujo/Grekio = Greece
Svedujo/Svedio = Sweden
Ukrainujo/Ukrainio = Ukraine
Koreio = Coreia (éia)[ano: coreano (similas al la esperanta an-formo, sed la litero i malaperas)]
Grekio = Grécia [ano: grego]
Svedio = Suécia [ano: sueco]
Ukrainio = Ucrânia [ano: ucraniano (similas al la esperanta an-formo)]
danielcg (プロフィールを表示) 2011年2月4日 14:49:01
Kio vere gravas estas ke ĝi similas al la hispanlingva "Turquía". Tio ja estas indikilo de internacieco.
Via,
Daniel
PS: la ironio estas plene intenca.
zan:Mi rimarkis per la Listo de Rekomendataj Landnomoj.
Plejparto de la landnomoj estas tute internacie rekoneblaj nomoj. Ekz: Turkujo/Turkio similas al "Turkey". La tuto de la Amerikaj landoj estas tiaj.
zan (プロフィールを表示) 2011年2月5日 7:22:36
marcuscf:Kaj nun en la portugala:
Koreio = Coreia (éia)[ano: coreano (similas al la esperanta an-formo, sed la litero i malaperas)]
Grekio = Grécia [ano: grego]
Svedio = Suécia [ano: sueco]
Ukrainio = Ucrânia [ano: ucraniano (similas al la esperanta an-formo)]
danielcg:Neniel gravas ke Turkujo/Turkio similas al "Turkey". ... Kio vere gravas estas ke ĝi similas al la hispanlingva "Turquía"Dankon pro viaj konsiloj.
Mi ekkomprenis, ke la "Listo de Rekomendataj Landnomoj" estas plej sukcesa konkludo. Iuj lingvoj plejofte aldonas "ia"-finaĵon al iu ajn landonomo, eĉ se la nacilingva nomo ne havas "ia"-finaĵon. Esperanto havas similan kutimon.
Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年2月5日 21:33:51
KoLonJaNo:Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?
Jen la nomoj de la dek ses federaciaj landoj, kiuj konsistigas Federacian Respublikon Germanujo.
Kolonjano
Ĉu tio estas logika?
Eddi
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年2月5日 22:32:15
Eddycgn:La divido inter landobazaj kaj gentobazaj landnomoj estas arbitra kaj hazarda.KoLonJaNo:Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?
Jen la nomoj de la dek ses federaciaj landoj, kiuj konsistigas Federacian Respublikon Germanujo.
Kolonjano
Ĉu tio estas logika?
Eddi
Tio tamen ne povas prezenti pli grandan problemon, ol ke ni havas skrib-ilo sed krajono, kurac-isto sed psikiatro, ktp. Tutsame ni havas Turing-ujo sed Vestfalio. Nenio problema.
zan (プロフィールを表示) 2011年2月6日 9:14:20
Eddycgn:Do kial Bremeno kaj -Vestfalio (sen -ujo), sed Turingujo (kun -ujo)?Mi tute ne scias, kiaj gentoj loĝas en Germanio. Verŝajne iuj uj-nomoj devenas de antikvaj gentoj. Kiel scii, kiuj estas gentoj aŭ ne? Tio estas tute sensencaj aferoj por alilandanoj.
Ĉu tio estas logika?
Ĉu en Turingujo antikve loĝis turingoj?
Ĉu en Bremeno antikve ne loĝis "breme"?(Mi legis en japana Wikipedia, ke tia gento loĝis.)
Kion signifas Westfalen? Ĉu genta nomo? (Ĉu mi devas legi Vikipedion?
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Mi postulas, ke ĉiuj landnomoj havu ankaŭ ne-uj-nomon. Se Turingeno, mi facile komprenas. Troa arbitreco kaj hazardeco nur konfuzas alilandanojn. Vere "problema".
Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年2月6日 14:36:54
zan:Kion signifas Westfalen? Ĉu genta nomo?La unuaj loĝantaroj de Vestfalio estis la Neandertaloj. La nomo de la lando ne devenas el ili, tamen "Neander-tal" signifas "la valo de Neander (J. Neander, pastoro kaj muzikkomponisto de la reformita eklezio)".
La nomo "Vestfalio" signifas "vest" = okcidenta", "falah" = kampo, lando.
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年2月6日 17:43:59
Kio precize estas pli facile lernebla pri la nomo *Turingeno ol pri la nomo Turingujo? Nenio.