הודעות: 71
שפה: Esperanto
zan (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 00:31:43
Pri la aliaj landoj, kiuj ne koncernas vin, vi eble ne interesiĝas. Do mi demandas pri via lando, kie vi loĝas, loĝis aŭ el kiu vi devenis.
Kiel vi nomas vian landon?
Hispanio (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 00:47:33
zan (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 00:48:45
"Mi uzas alian nomon ol esperante oficialan. (ekz. Nippono)"
danielcg (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 04:26:32
La nomo de mia lando estas Argentino (aŭ Argentina Respubliko), kaj la civitanojn oni nomas argentinanoj.
Via,
Daniel
zan:Mi demandas, ĉu vi kutime nomas vian landon laŭ uj-maniero.
Pri la aliaj landoj, kiuj ne koncernas vin, vi eble ne interesiĝas. Do mi demandas pri via lando, kie vi loĝas, loĝis aŭ el kiu vi devenis.
Kiel vi nomas vian landon?
ceigered (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 06:59:10
Sed, malgraŭ tio, mi nomas ĉiujn landojn ane bazataj nomoj (Japan-, Brit-, ktp) kiel -ujo-vortoj, kaj nacie bazataj nomoj (Aŭstrali-, Azi-, ktp) kiel -io/iano-vortoj, ĉar ne ekzistas "Aǔstralujo" aŭ "Azujo".
Komencante lerni Esperanton, mi ŝatis "-ejo", sed nun, kun pli de scio, mi nur uzas "ujo" se tio eblus.
ceigered (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 07:06:41
zan:Mi devus aldoni plian respondon.Ho, bona metodo - sed, la plej granda problemo estas ke tro da esperantaj nomoj de nacioj estas bazataj sur la formo de la vorto por anoj de nacioj (ekzemple brito -> britujo).
"Mi uzas alian nomon ol esperante oficialan. (ekz. Nippono)"
Mi esperas tia problemo ne ekzistos en Esperanto eterne kiel granda kiel nun .
For el la temo, sed kial ne "Nihono"? Tradicio? Nippono/Nihono, ambaŭ estus belaj nomoj.
sev (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 09:32:43
Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 13:04:02
ceigered:Mi ne povas nomi mian landon "Aŭstralujo", ĉar "Aŭstrali-" estas la radiko kaj mi estas "AŭstraliANo" .Laŭ la vortaro:
Sed, malgraŭ tio, mi nomas ĉiujn landojn ane bazataj nomoj (Japan-, Brit-, ktp) kiel -ujo-vortoj, kaj nacie bazataj nomoj (Aŭstrali-, Azi-, ktp) kiel -io/iano-vortoj, ĉar ne ekzistas "Aǔstralujo" aŭ "Azujo".
Komencante lerni Esperanton, mi ŝatis "-ejo", sed nun, kun pli de scio, mi nur uzas "ujo" se tio eblus.
aŭstrala (aŭstral·a)= sud-hemisfera
Do aŭstralio estas la tuta sud hemisfero! restas landaĵo por konkeri!
ceigered (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 14:07:46
white knight:Cetere mi preferas la "io-formo" sed mi ankaŭ ŝatas diri: Svislando, Ruslando, Finnlando, Germanlando, ktp.Ho, tio estas ankaŭ bona metodo! Mi supozas ke la plej grava aĵo estas ke oni povus krei la naciajn vortojn per simpla kaj regula metodo. Eble, "ujo"n, "lando"n, "ion" ktp oni povus uzi laŭvolo (en la estonteco)
Altebrilas:Laŭ la vortaro:Haha, Ankaũ kun "Aŭstralazio", sonas kiel Aŭstralio estas plej grava ol la aliaj nacioj en Sud-Azio (tiu ne estas vera, kompreneble).
aŭstrala (aŭstral·a)= sud-hemisfera
Do aŭstralio estas la tuta sud hemisfero! restas landaĵo por konkeri!
Mmm, mi opinias ke Kanado devus ŝanĝi ilian nomon al "Borealio", por esti laŭ sistema kun Aŭstralio (aŭ Aŭstralio povus nomiĝi "Adanako" )
Eddycgn (הצגת פרופיל) 21 בינואר 2011, 14:08:03
Mi uzas -ujo kiam alikaze la senco ne estas klara.
Italio (aŭ Italujo)
Germanio (aŭ Germanujo)
Francio (aŭ Francujo)
Mi iros por ferioj al Esperantujo, poste al Atlantujo...