Berichten: 15
Taal: Esperanto
CubeF (Profiel tonen) 11 mei 2011 17:02:27
Mi jam ian tempo cerbumas pri kiel traduki anglan vorton furry en signifo priskribita en tiu ĉi artikolo en Vikipedio. Kompreneble eblas ĝin traduki laŭvorte sed tiel perdiĝus aldona signifo, limigante nin al nur "fela". En diskutpaĝo de menciita viki-artikolo jam estas diskuto pri ĝusta vortoformo sed sen konsento.
Kion vi do opinias?
gregorynacu (Profiel tonen) 11 mei 2011 17:39:26
Kraughne (Profiel tonen) 11 mei 2011 19:09:41
targanook (Profiel tonen) 11 mei 2011 19:18:35
CubeF:Sal.vila
Mi jam ian tempo cerbumas pri kiel traduki anglan vorton furry en signifo priskribita en tiu ĉi artikolo en Vikipedio. Kompreneble eblas ĝin traduki laŭvorte sed tiel perdiĝus aldona signifo, limigante nin al nur "fela". En diskutpaĝo de menciita viki-artikolo jam estas diskuto pri ĝusta vortoformo sed sen konsento.
Kion vi do opinias?
haraĵa
Hispanio (Profiel tonen) 11 mei 2011 20:54:24
CubeF (Profiel tonen) 11 mei 2011 22:39:19
Kaj, kompreneble, "furry" ne estas nur a-vorto, ĝi signifas ankaŭ ano de tiu subkulturo (mult-nombro "furries").
Mi provis vortojn furr-o, fur-o, furri-o, furi-o, feri-o, fer-o (por almenaŭ iom konservi originan aŭ skribon aŭ elparolon) sed ĉiuj problemas - ĉu pro neesperanteca elparolo aŭ jam rezervita signifo. Tamen, ŝajnas ke ne plu eblas uzi mallongan, ankoraŭ neuzitan, belsonan vorton kun simila skribo kiel originalo. Duaflanke, eblas uzi ian jam menciitan vorton (sed certe ne pluŝa...) aŭ iom ĝin redakti ... mi ne scias... Plejbone se esprimus sian opinion iu de la ŝatantaro, se tie iu pli tia estas...
Do, ĉu pliaj proponoj?
Kateno (Profiel tonen) 12 mei 2011 05:30:26
Eble "fel-an-o".
Por kio, vi estas uzonta tiun vorton?
CubeF (Profiel tonen) 12 mei 2011 09:42:53
Kaj pri ĝia uzo: Nu, mi serĉas pliajn esperantistojn kiuj interesiĝas pri felo.
sudanglo (Profiel tonen) 12 mei 2011 11:40:37
Do en ĉi tiu kazo oni kvazaŭ kaptis novan sencon por la vorto 'furio' kaj parolas pri 'furianoj'
Poste, aŭ la proponata vorto fariĝas akceptata, aŭ la Esperantistaro daŭre serĉas alternativon.
Ekzemple, en la fruaj tagoj, oni uzis (aŭ almenaŭ listigis en la vortaro) la vorton 'komputero' - do rekte el la angla.
Sed tio ne plaĉis al multaj pro la jama signifo de 'ero' (kaj 'komputi') en Esperanto.
En la kazo de 'furiano' oni havas paralelan malkomforton pro la koincido kun Furi-ano - admirantoj de la Diino.
Do 'komputero' fariĝis por kelkaj 'komputoro'.
Sed tio ankoraŭ ne plaĉis al la komunumo, kaj kiam la 'komputoro' fariĝis vere ĉiutage priparolata afero, la instigo estis por ne-teĥnik-aspekta vorto.
Fine oni adoptis 'komputilo' kaj allasis ŝangon en signifaro de 'komputi', kiu antaŭe nur signifis kalkuli.
Kompreneble, estas dubinde ke Furiano iam fariĝos ĉiutaga priparolata afero, kaj ĉar ne multnombras 'Furianoj' kiel ekz 'Kristanoj', tiam mi supozas ke por la momento tiu termino allaseblas, kaj konfuzo ne estiĝus.
Estas tute eble en Esperanto ke radiko akiru du apartajn signifojn kun potenciala ambiguo en kunmetaĵo.
Fama ekzemplo estas parki kaj parko. Do, tiam oni hezitas pri la signifo de 'aŭtoparko'. Ĉu tio estas kunmetaĵo kiel 'amuzparko' aŭ ĉu tio estas simple tereno por parki aŭton, do parkejo.
Same, Furiano povus esti teorie kiel Kristano, aŭ povus esti ŝatanto de antropomorfigo de bestoj.
Mi kredas ke en la praktiko ne estas granda risko de miskompreno.
CubeF (Profiel tonen) 10 oktober 2011 20:39:28
Tamen mi trovis multaj novajn vortojn, rilataj al la temo, malfacile tradukeblaj, ekz. were, therian, chakat ks. Multajn mi listigis en Prifela vortaro angla-Esperanta. Se vi havas proponon, mi scivolemas.