글: 18
언어: Esperanto
Sueroski (프로필 보기) 2011년 5월 29일 오후 6:08:24
Mi havas malgrandan demandon...
Ĉar mi pensis kaj serĝis pri tiu multe, sed mi ne povas trovi.
Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way" (aŭ en pola - "swoją drogą")?
Kiam mi tradukas tiun el angla (per metodo "vorto post vorto") mi recivas "per la vojo", kiam mi tradukas el pola (sama metodo): "sian vojon".
Mi konjektas, ke ambaŭ eble estas malkorekta.
Do, mi antendas por respondoj.
johmue (프로필 보기) 2011년 5월 29일 오후 6:25:08
Sueroski:"cetere"
Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way"
Miland (프로필 보기) 2011년 5월 29일 오후 6:32:03
Sueroski:Kiel ni devas traduki anglan frazon "by the way" (aŭ en pola - "swoją drogą")?Parenteze, miaopinie (parenteze, ankaŭ laŭ la vortaroj fare de Wells kaj Butler).
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 29일 오후 8:46:32
Pri tio...
sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 30일 오후 3:15:56
'By the way. did you notice the dress she was wearing?'
Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?
Altebrilas (프로필 보기) 2011년 5월 30일 오후 7:30:54
sudanglo:Mi proponas ankaŭ, Ekster-teme, Flank-teme, Preter-teme, Sur/je alia temo - se oni interrompas la fluon de konversacio.Mi opinias, ke la uzanto de tiu esprimo deziras paroli pri ekstertema afero, sed sen ŝajni ŝanĝi la temon.
'By the way. did you notice the dress she was wearing?'
Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?
En la frança estas "a propos" (pri la temo), kaj ĝenerale en naŭ kazoj el dek estas por paroli ekster la temo. Estas grave konservi tiun nuancon en la esperanta traduko.
adrideo (프로필 보기) 2011년 5월 30일 오후 7:33:48
sudanglo (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오전 11:47:27
Persone, mi ofte uzas la esprimon 'parenteze' por aldoni ion kvazaŭ inter krampoj.
Do resume, la traduko de 'by the way' dependendas de kiel vi volas nuancigi la aferon.
glig (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 12:09:25
sudanglo:Mi proponas ankaŭ, Ekster-teme, Flank-teme, Preter-teme, Sur/je alia temo - se oni interrompas la fluon de konversacio."Flank-teme" plaĉas al mi multe pli, sonas iel pli mallonge kompare al "parenteze", flank-teme la eldiraĵo "preter-teme" ankaŭ ne sonas malbone.
'By the way. did you notice the dress she was wearing?'
Flank-teme, ĉu vi rimarkis la robon kiun ŝi portis?
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
darkweasel (프로필 보기) 2011년 5월 31일 오후 12:11:16
sudanglo:Interese - ni angloj uzas la francan esprimon 'à propos' en la senco 'cetere pri tiu temo' aŭ 'dum ni parolas pri tio, mi volas diri plue ke'.Ankaŭ en la germana à propos uziĝas tiel - por enkonduki ion ja rilatan al la ĝenerala temo (male al übrigens, kiu enkondukas ion eksterteman).