المشاركات: 23
لغة: Esperanto
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 6 يونيو، 2011 7:27:25 ص
Eddycgn:Kaj kiu estas respondeca pri kontrolado de tio, kio eniras en la hamburgan havenon?
La lasta informo estas ke la origino estas en la haveno de Hamburgo, tamen neniu scias el kie ili venas.
Koracio (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2011 5:35:52 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 8 يونيو، 2011 5:53:12 م
Koracio:La bakterioj estis en la drinkakvo, kaj teroristoj metis ilin en ĝi.Fonto? (Krome, drinkakvon mi imagas amuza.)
sinjoro (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2011 1:14:31 م
dobri (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2011 4:38:32 م
sinjoro:Danke al superstiĉoj mi havas bongustajn, tre malmultekostajn kukumojn. Kaj nur povas kompati al la vendistoj.Vi pravas! Nun necesas atendi, ĝis iu diskonigos, ke ankaŭ aliaj legomoj kaj fruktoj estas danĝeraj. Poste ni aĉetos legomon malmultekoste!
Ekzemple mi ŝatas ananason. Tial mi diras, ke ĝi estas danĝerega. Bonvolu skribi tion al la aliaj kaj eble ankaŭ la ananasoj malmultekostos.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2011 5:12:33 م
dobri:... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ...sinjoro:Danke al superstiĉoj mi havas bongustajn, tre malmultekostajn kukumojn. Kaj nur povas kompati al la vendistoj.Vi pravas! Nun necesas atendi, ĝis iu diskonigos, ke ankaŭ aliaj legomoj kaj fruktoj estas danĝeraj. Poste ni aĉetos legomon malmultekoste!
Ekzemple mi ŝatas ananason. Tial mi diras, ke ĝi estas danĝerega. Bonvolu skribi tion al la aliaj kaj eble ankaŭ la ananasoj malmultekostos.
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2011 10:28:40 م
darkweasel:Tio estas la kulpo de tiuj, kiuj kreis tiun opakan sistemon, kie oni ne povas trovi la fontoj de la problemoj.
... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ...
La sistemo ebligas produkti pli malmultekoste, sed detruante la naturan medion, maldungigante laboristojn, elĉerpante naturajn riĉaĵojn, kreante novajn riskojn kaj detruante fidon inter homoj.
Tio estis antaŭvidebla, kaj ne estas la unua fojo, ke okazas gravaj problemoj pri nutraĵoj (freneza bovino, ekzemple).
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2011 5:13:06 ص
Altebrilas:La ekonomian ekziston detruas ne la malsano mem, sed la amaskomunikiloj, kiuj panikigas la eventualajn aĉetontojn.darkweasel:Tio estas la kulpo de tiuj, kiuj kreis tiun opakan sistemon, kie oni ne povas trovi la fontoj de la problemoj.
... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ...
Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2011 9:14:56 م
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2011 6:15:50 ص
Altebrilas:Ĉu la medioj devas nenion diri, kaj eble lasi kromajn homojn morti?Ne, sed ili komuniku klare, kio estas evidenta fakto kaj kio estas nura konjekto - kaj ili komuniku klare, kiuj legomoj kulpas! Kvankam (preskaŭ?) ĉiujn EHEC-okazojn evidente kaŭzis legomoj manĝitaj en Nordgermanujo, ankaŭ Aŭstrujaj farmistoj nun havas ekonomiajn problemojn ...