目次へ

Kukumoj

Eddycgn,2011年6月1日の

メッセージ: 23

言語: Esperanto

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年6月6日 7:27:25

Eddycgn:
La lasta informo estas ke la origino estas en la haveno de Hamburgo, tamen neniu scias el kie ili venas.
Kaj kiu estas respondeca pri kontrolado de tio, kio eniras en la hamburgan havenon?

Koracio (プロフィールを表示) 2011年6月8日 17:35:52

La bakterioj estis en la drinkakvo, kaj teroristoj metis ilin en ĝi.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月8日 17:53:12

Koracio:La bakterioj estis en la drinkakvo, kaj teroristoj metis ilin en ĝi.
Fonto? (Krome, drinkakvon mi imagas amuza.)

sinjoro (プロフィールを表示) 2011年6月9日 13:14:31

Danke al superstiĉoj mi havas bongustajn, tre malmultekostajn kukumojn. Kaj nur povas kompati al la vendistoj.

dobri (プロフィールを表示) 2011年6月9日 16:38:32

sinjoro:Danke al superstiĉoj mi havas bongustajn, tre malmultekostajn kukumojn. Kaj nur povas kompati al la vendistoj.
Vi pravas! Nun necesas atendi, ĝis iu diskonigos, ke ankaŭ aliaj legomoj kaj fruktoj estas danĝeraj. Poste ni aĉetos legomon malmultekoste!
Ekzemple mi ŝatas ananason. Tial mi diras, ke ĝi estas danĝerega. Bonvolu skribi tion al la aliaj kaj eble ankaŭ la ananasoj malmultekostos.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月9日 17:12:33

dobri:
sinjoro:Danke al superstiĉoj mi havas bongustajn, tre malmultekostajn kukumojn. Kaj nur povas kompati al la vendistoj.
Vi pravas! Nun necesas atendi, ĝis iu diskonigos, ke ankaŭ aliaj legomoj kaj fruktoj estas danĝeraj. Poste ni aĉetos legomon malmultekoste!
Ekzemple mi ŝatas ananason. Tial mi diras, ke ĝi estas danĝerega. Bonvolu skribi tion al la aliaj kaj eble ankaŭ la ananasoj malmultekostos.
... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ... senkulpa.gif

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年6月9日 22:28:40

darkweasel:
... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ... senkulpa.gif
Tio estas la kulpo de tiuj, kiuj kreis tiun opakan sistemon, kie oni ne povas trovi la fontoj de la problemoj.

La sistemo ebligas produkti pli malmultekoste, sed detruante la naturan medion, maldungigante laboristojn, elĉerpante naturajn riĉaĵojn, kreante novajn riskojn kaj detruante fidon inter homoj.

Tio estis antaŭvidebla, kaj ne estas la unua fojo, ke okazas gravaj problemoj pri nutraĵoj (freneza bovino, ekzemple).

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月10日 5:13:06

Altebrilas:
darkweasel:
... kaj eble vi tiel detruos la ekonomian ekziston de vendistoj kaj produktistoj ... senkulpa.gif
Tio estas la kulpo de tiuj, kiuj kreis tiun opakan sistemon, kie oni ne povas trovi la fontoj de la problemoj.
La ekonomian ekziston detruas ne la malsano mem, sed la amaskomunikiloj, kiuj panikigas la eventualajn aĉetontojn.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2011年6月10日 21:14:56

Ĉu la medioj devas nenion diri, kaj eble lasi kromajn homojn morti?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月11日 6:15:50

Altebrilas:Ĉu la medioj devas nenion diri, kaj eble lasi kromajn homojn morti?
Ne, sed ili komuniku klare, kio estas evidenta fakto kaj kio estas nura konjekto - kaj ili komuniku klare, kiuj legomoj kulpas! Kvankam (preskaŭ?) ĉiujn EHEC-okazojn evidente kaŭzis legomoj manĝitaj en Nordgermanujo, ankaŭ Aŭstrujaj farmistoj nun havas ekonomiajn problemojn ...

先頭にもどる