Đi đến phần nội dung

Ĉu dulingvaj kantoj estas unike azia fenomeno?

viết bởi Demian, Ngày 16 tháng 6 năm 2011

Tin nhắn: 20

Nội dung: Esperanto

discouke (Xem thông tin cá nhân) 19:23:02 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

darkweasel:
discouke:
Scheiße uzas ambaŭ germanan kaj anglan
Kio precize, krom la titolo, estas germanlingva en tio?
Ŝi kantas:

Ich schleiban austa be clair
Es kumpent madre monstere,
Aus-be aus-can-be flaugen,
Begun be uske but-bair

Ich schleiban austa be clair
Es kumpent madre monstere,
Aus-be aus-can-be flaugen,
fräulein uske-be clair


plurfoje dum la kanto ridulo.gif

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:24:35 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

discouke:
darkweasel:
discouke:
Scheiße uzas ambaŭ germanan kaj anglan
Kio precize, krom la titolo, estas germanlingva en tio?
Ŝi kantas:

Ich schleiban austa be clair
Es kumpent madre monstere,
Aus-be aus-can-be flaugen,
Begun be uske but-bair

Ich schleiban austa be clair
Es kumpent madre monstere,
Aus-be aus-can-be flaugen,
fräulein uske-be clair


plurfoje dum la kanto ridulo.gif
Tio tamen ne vere estas la germana (krom eble kelkaj vortoj) ... almenaŭ mi precize nenion komprenas.

discouke (Xem thông tin cá nhân) 19:34:18 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

darkweasel:
Tio tamen ne vere estas la germana (krom eble kelkaj vortoj) ... almenaŭ mi precize nenion komprenas.
Tiukaze, mi ne scias D:

michijo (Xem thông tin cá nhân) 20:12:46 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

Ray Barreto ofte havas kantantan Hispane kaj Angle. Li estas Havena Riĉano (Puerto Rican) el Novjorko. Sed en unu kanto, ofte ĉu
AnglaHispana dominas.

scorpjke (Xem thông tin cá nhân) 23:36:40 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

Ĉi tie en Rusio oni kutime ne kantas du-lingve. Mi opinias, ke estas mallerte miksi du lingvojn.

Nu... en Japanio la situacio estas tute malsama, multaj japanoj opinias, ke la angla estas mojosa (malgraŭ ne multaj japanoj parolas angle) tial PRESKAŬ EN ĈIUJ kantoj oni povas aŭdi la malbonprononcatan anglan ligvon malgajo.gif

michijo (Xem thông tin cá nhân) 23:56:32 Ngày 17 tháng 6 năm 2011

scorpjke:Ĉi tie en Rusio oni kutime ne kantas du-lingve. Mi opinias, ke estas mallerte miksi du lingvojn.

Nu... en Japanio la situacio estas tute malsama, multaj japanoj opinias, ke la angla estas mojosa (malgraŭ ne multaj japanoj parolas angle) tial PRESKAŬ EN ĈIUJ kantoj oni povas aŭdi la malbonprononcatan anglan ligvon malgajo.gif
Ĝi estas granda problemo kiam popolo pensas Anglalingvon mojosan. Ĝi estas granda baro por komuniko. Ekzemple kiam mi estas Usonano, kaj mi renkontas Germanan gitariston, kiu konsideras Usonon mojose aŭ mode, je muziko, tiam mi ne povos komuniko, ĉar Anglalingvo estas nur io mojoso, kaj Usonano ne estas serioza persono, sed ia klaŭno.

henma (Xem thông tin cá nhân) 00:57:10 Ngày 18 tháng 6 năm 2011

zan:Normale ĉi-tia
http://www.youtube.com/watch?v=lkHlnWFnA0c
Unue "I want you! I need you! I love you!", tuj poste longe japane
Dankon pro tiu filmeto, kara zan-sama!

Multaj belaj virinoj (kun malmulte da vestaĵoj), multe da 'nekomimi' (nu, ne nur la oreloj rideto.gif), iom 'ecchi' okulumo.gif(nur iomete), kaj tre amuza!

ヘビーローテーション ... ĉu 'habitation'? Sed mi pensas ke 'habitation' iĝus ヘビーテーション.

Mia edzino (kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu', kiel diras Persone) tre ŝatas japanajn animeojn... Kaj certe la kanzonoj je la komenco kaj la fino de ĉiu ĉapitro normale havas iom da anglaj versoj...

Amike,

Daniel.

zan (Xem thông tin cá nhân) 02:00:37 Ngày 18 tháng 6 năm 2011

henma:ヘビーローテーション ... ĉu 'habitation'? Sed mi pensas ke 'habitation' iĝus ヘビーテーション.
HEAVY ROTATION! Ili kantis en la kanto la vorton tamen laŭ la japana prononco. lango.gif

"Hebii roo tei ŝoon" estas jam japana vorto, kiun lastatempe oni vaste ekuzis.

Se la titolo estus HABITATION, oni ne ŝatus la kanton, ĉar oni ne komprenas la signifon de la vorto. okulumo.gif

henma (Xem thông tin cá nhân) 02:56:47 Ngày 18 tháng 6 năm 2011

zan:HEAVY ROTATION! Ili kantis en la kanto la vorton tamen laŭ la japana prononco. lango.gif

"Hebii roo tei ŝoon" estas jam japana vorto, kiun lastatempe oni vaste ekuzis.

Se la titolo estus HABITATION, oni ne ŝatus la kanton, ĉar oni ne komprenas la signifon de la vorto. okulumo.gif
Ho, dankon!!! mi nun komprenas... mi ne pensis ke tiu temas pri DU vortoj... mia eraro.

Kaj certe ili rotacias dancante ĉirkaŭ tiuj mikrofonoj...

Mi pensis ke temis pri ĉambro, ĉar je la komenco kaj je la fino iu vidas tra ŝlosiltruo en ĉambron kiu (almenaŭ unu el) la virinoj estas.

Ĉu vi havas la tekston de la kanzono? Se jes, bonvolu sendi ligilon al mi (sed per persona mesaĝo).

Amike,

Daniel.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 03:00:27 Ngày 18 tháng 6 năm 2011

Amuze!!! Tio signifas ke almeaŭ en Latina Ameriko, Germanio, Japanio kaj Barato, oni renkontiĝos dulingvajn kantistojn!!!

scorpjke:Ĉi tie en Rusio oni kutime ne kantas du-lingve. Mi opinias, ke estas mallerte miksi du lingvojn.
Pri Rusio, mi feliĉiĝas ke la kantistoj tie ne kantas dulingve. Eble tial mi amas rusojn kaj ĉiun rusan! Ili ne estas ŝafoj, kiuj sekvas iu ajn kaj tion mi multe amas!!!

Русский язык - самая прекрасна язык!!! Демиан хочет есть русофил!!!

Quay lại