إلى المحتويات

Kiu lingvo estas pli vaste uzata: germana aŭ rusa?

من vincas, 24 يونيو، 2011

المشاركات: 13

لغة: Esperanto

vincas (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 5:18:08 م

Kaj alia demando: kiom da homoj parolas en germana kaj en rusa lingvoj (kun denaskaj parolantoj kaj kun fremdlingvuloj) ?
Se vi devus elekti nur unu lingvon, kiun lingvon vi elektus por lerni?
Kiu lingvo estas pli utila?

geo63 (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 8:18:18 م

vincas:Kiu lingvo estas pli utila?
Ĉiu lingvo estas same utila por ĝiaj uzantoj. Demandu ne pri la utileco (ĝi estas tre subjektiva) sed pri populareco de la lingvo en iu kampo de homa agado (komerco, scienco, filmo, literaturo). Se vi volas komercadi kun rusoj, tiam la rusa lingvo estos pli utila al vi. Se vi volas legi la germanan literaturon, tiam pli utila estos la germana lingvo. Do ĉio estas relativa en tiu ĉi mondo. sal.gif (por eviti la respondon de similaj demandoj, mi simple lernis la ambaŭ lingvojn... okulumo.gif)

henma (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 8:24:49 م

geo63:
vincas:Kiu lingvo estas pli utila?
Ĉiu lingvo estas same utila por ĝiaj uzantoj. Demandu ne pri la utileco (ĝi estas tre subjektiva) sed pri populareco de la lingvo en iu kampo de homa agado (komerco, scienco, filmo, literaturo). Se vi volas komercadi kun rusoj, tiam la rusa lingvo estos pli utila al vi. Se vi volas legi la germanan literaturon, tiam pli utila estos la germana lingvo. Do ĉio estas relativa en tiu ĉi mondo. sal.gif (por eviti la respondon de similaj demandoj, mi simple lernis la ambaŭ lingvojn... okulumo.gif)
Ĉu vi scipovas la rusan kaj la germanan? Mi scias ke vi scipovas la anglan (almenaŭ skribe) kaj Esperanton.

Kiom da lingvoj vi jam lernis, kara Jurek? okulumo.gif

Amike,

Daniel.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 8:29:31 م

Laŭ la anglalingva Vikipedio (List of languages by total number of speakers) estas pli da parolantoj de la rusa ol de la germana.

Mi jam scipovas denaske la germanan, do mi povus jam lerni nur la rusan.

vincas (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2011 9:33:42 ص

Sed mi ĝis nun pensis, ke la germana lingvo havas pli multe da parolantoj ol la rusa lingvo. Mi evidente eraris.

Artur95 (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2011 3:39:56 م

Ambaŭ estas lingvoj de la malamikoj okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif senkulpa.gif lango.gif

horsto (عرض الملف الشخصي) 25 يونيو، 2011 11:48:31 م

Artur95:Ambaŭ estas lingvoj de la malamikoj okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif senkulpa.gif lango.gif
Estas bedaŭrinde ke vi havas tiom da malamikoj, kelkcent milionaj. Vi ne povas esti bona homo.

targanook (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2011 9:11:29 ص

Artur95:Ambaŭ estas lingvoj de la malamikoj okulumo.gif okulumo.gif okulumo.gif senkulpa.gif lango.gif
Hej, rusoj kaj germanoj eble ne estis amikoj en la pasinteco (Stalin <-> Hitler). Nun tio jam ne importas. Nuntempaj rusoj estas homoj similaj al ĉiuj aliaj nacioj, nek pli bonaj nek pli malbonaj. Same mi povas diri pri germanoj. Rusoj kaj germanoj ofte vizitas Pollandon dum la someraj ferioj. Ili kondutas sammaniere.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2011 9:16:39 ص

en ĉi faden': horsto kaj targanook provas serioze respondi al evidente ŝerca mesaĝo.

geo63 (عرض الملف الشخصي) 26 يونيو، 2011 10:25:57 ص

darkweasel:en ĉi faden': horsto kaj targanook provas serioze respondi al evidente ŝerca mesaĝo.
Laŭ pola vidpunkto tio entute ne apartenas al ŝercoj.

عودة للاعلى