Žinutės: 13
Kalba: Esperanto
vincas (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 24 d. 17:18:08
Se vi devus elekti nur unu lingvon, kiun lingvon vi elektus por lerni?
Kiu lingvo estas pli utila?
geo63 (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 24 d. 20:18:18
vincas:Kiu lingvo estas pli utila?Ĉiu lingvo estas same utila por ĝiaj uzantoj. Demandu ne pri la utileco (ĝi estas tre subjektiva) sed pri populareco de la lingvo en iu kampo de homa agado (komerco, scienco, filmo, literaturo). Se vi volas komercadi kun rusoj, tiam la rusa lingvo estos pli utila al vi. Se vi volas legi la germanan literaturon, tiam pli utila estos la germana lingvo. Do ĉio estas relativa en tiu ĉi mondo. (por eviti la respondon de similaj demandoj, mi simple lernis la ambaŭ lingvojn... )
henma (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 24 d. 20:24:49
geo63:Ĉu vi scipovas la rusan kaj la germanan? Mi scias ke vi scipovas la anglan (almenaŭ skribe) kaj Esperanton.vincas:Kiu lingvo estas pli utila?Ĉiu lingvo estas same utila por ĝiaj uzantoj. Demandu ne pri la utileco (ĝi estas tre subjektiva) sed pri populareco de la lingvo en iu kampo de homa agado (komerco, scienco, filmo, literaturo). Se vi volas komercadi kun rusoj, tiam la rusa lingvo estos pli utila al vi. Se vi volas legi la germanan literaturon, tiam pli utila estos la germana lingvo. Do ĉio estas relativa en tiu ĉi mondo. (por eviti la respondon de similaj demandoj, mi simple lernis la ambaŭ lingvojn... )
Kiom da lingvoj vi jam lernis, kara Jurek?
Amike,
Daniel.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 24 d. 20:29:31
Mi jam scipovas denaske la germanan, do mi povus jam lerni nur la rusan.
vincas (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 25 d. 09:33:42
Artur95 (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 25 d. 15:39:56
horsto (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 25 d. 23:48:31
Artur95:Ambaŭ estas lingvoj de la malamikojEstas bedaŭrinde ke vi havas tiom da malamikoj, kelkcent milionaj. Vi ne povas esti bona homo.
targanook (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 26 d. 09:11:29
Artur95:Ambaŭ estas lingvoj de la malamikojHej, rusoj kaj germanoj eble ne estis amikoj en la pasinteco (Stalin <-> Hitler). Nun tio jam ne importas. Nuntempaj rusoj estas homoj similaj al ĉiuj aliaj nacioj, nek pli bonaj nek pli malbonaj. Same mi povas diri pri germanoj. Rusoj kaj germanoj ofte vizitas Pollandon dum la someraj ferioj. Ili kondutas sammaniere.
darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 26 d. 09:16:39
geo63 (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 26 d. 10:25:57
darkweasel:en ĉi faden': horsto kaj targanook provas serioze respondi al evidente ŝerca mesaĝo.Laŭ pola vidpunkto tio entute ne apartenas al ŝercoj.