目次へ

Kion vi opinias pri interlingvao?

BrunoBram,2011年7月7日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月25日 18:04:39

darkweasel:
vincas:Se mi ne povas paroli hispane, angle, france ĉu mi komprenos Interlingvaon?
Provu!
Kompreni interlingvon estas malfacile por mi.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年7月25日 18:26:50

vincas:
Kompreni interlingvon estas malfacile por mi.
Same por mi, mi ja lernis la latinan kaj Esperanton, sed neniun latinidan lingvon, kaj mi komprenas Interlingvaon apenaŭ pli bone ol ekz. la francan (kiun mi helpe de vortaro povas malrapide legi).

Ĝuste la "malgrandaj vortoj", do oftaj, mallongaj vortoj kun tre ĝenerala signifo, estas nekompreneblaj por homoj, kiuj ne jam scipovas latinidan lingvon.

Kolegino faris en universitato eksperimenton pri la kompreno de Interlingvao fare de anglistaj studantoj, la rezulto estis, mi ne ekzakte memoras, nur 70-80-%-a ĝusta kompreno, tio estas seniluziige malmulta kompare al la pretendo de Interlingvao.

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月26日 10:10:29

En la paĝo mi legis:
"En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao

Do kiu parolas interlingvaon? Ĉu sinjoro Neniu? rido.gif rido.gif

nikko (プロフィールを表示) 2011年7月26日 10:39:50

vincas:En la paĝo mi legis:
"En la komenco de la 21a jarcento ĝi estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj".
http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao

Do kiu parolas interlingvaon? Ĉu sinjoro Neniu? rido.gif rido.gif
Io parla un pauco.

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月26日 15:44:56

> Io parla un pauco.

iu parolas iomete.

Mi trovis kion signifas pauco.
pauco adv little (= to a small degree)

Jes, interlingvao estas bona aĵo, sed eble mi preferas esperanton.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年7月26日 15:49:30

vincas:> Io parla un pauco.

iu parolas iomete.
Ne, io laŭ mi signifas "mi" (hispane yo, itale io).

vincas (プロフィールを表示) 2011年7月27日 16:14:58

Legi interlingve estas facile, sed paroli en tiu lingvo estas iom malfacila. Ĉu mi pravas?

maratonisto (プロフィールを表示) 2011年7月27日 20:19:31

Laŭ mi, Esperanto estas pli logika, "pli planlingvo" ol Interlingvao.

先頭にもどる