Mesaĝoj: 45
Lingvo: Esperanto
glig (Montri la profilon) 2011-julio-09 19:37:21
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-09 19:45:01
BrunoBram:Mi ne emas legi la tutan fadenon, sed se tio pri kio ĝi temas estas pri ĉu oni devas diri "uazado de la artikolo" aŭ "uzado de artikolo" (en la hispana "uso del artículo"), mi ankaŭ volas scii tion, ĉar mi ĉiam dubas.Ne, pri tio ne temas, sed tiu demando estas facile respondebla: Se oni parolas pri Esperanto, kiu havas nur unu (difinan) artikolon, ambaŭ eblas.
josephdavid86 (Montri la profilon) 2011-julio-09 20:51:40
sudanglo:Sed Joseph, se oni rajtigus lernantojn de Esperanto uzi la lingvon laŭ la denaska 'lingva heredo', tio rajtigus al anglalingvano ignori la akuzativon (kaj enŝovi ĝin tien, kie ĝi ne necesas).Mi komprenas kion vi penas diri, sed kun la akuzativo, oni povas diri sendube, 'tie, estas memevidente ĝusta, tie estas memevidente neĝusta', sed kontraŭe kun la artikolo, oni ne povas ĉiam diri tion, austataŭ 'nu... do... eble oni povas uzi la artikolon tie, hmmm mi ne scias... kion vi opinias?'
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-10 08:52:15
Mi opinias ke oni uzu artikolon nur kiam sen ĝi ŝanĝiĝas senco de la frazo. Ekzemple, mi skribis "la lingvo" ĉar mi celis nome Esperanton, kaj mi skribis "la frazo" ĉar mi celis ĝuste tiun frazon en kiu oni uzu aŭ ne uzu artikolon.
Kiam mi legis "parolante sur la strato", mi pensis ke temas pri iu konkreta strato. Do tia uzado de artikolo certe misgvidis min en tiu kazo.
La lingvo restu logika, fek al ĉiuj "tradicioj"!
BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-10 09:08:10
Fuzzy:La lingvo estu simpla!Sed se mi legas "sur strato" mi pensas pri strato (ne)definita ("one strite", "una calle")
Mi opinias ke oni uzu artikolon nur kiam sen ĝi ŝanĝiĝas senco de la frazo. Ekzemple, mi skribis "la lingvo" ĉar mi celis nome Esperanton, kaj mi skribis "la frazo" ĉar mi celis ĝuste tiun frazon en kiu oni uzu aŭ ne uzu artikolon.
Kiam mi legis "parolante sur la strato", mi pensis ke temas pri iu konkreta strato. Do tia uzado de artikolo certe misgvidis min en tiu kazo.
La lingvo restu logika, fek al ĉiuj "tradicioj"!
sudanglo (Montri la profilon) 2011-julio-10 10:24:07
Same, la leono estas feroca besto (ĉiuj leonoj).
'Mi aŭdis bruon de la strato' temas pri specifa strato (probable tiu tuj ekster via domo).
Sed 'koliziinte kun iu en la strato, estas malĝentile ne pardonpeti' estas ĝenerala regulo.
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-10 12:44:42
sudanglo:Do por kio oni izu artikolon en ĉi tiu frazo? Kiun sencon ĝi havas?
Sed 'koliziinte kun iu en la strato, estas malĝentile ne pardonpeti' estas ĝenerala regulo.
Ĉu ne pli klare estus diri "koliziinte kun iu en strato", se temas pri ĝenerala situacio, kaj diri "koliziinte kun iu en la strato" kiam temas pri konkreta situacio en konkreta strato?
darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-10 13:21:58
Fuzzy:Tie fakte ambaŭ eblas. Legu pri la uzo de la, kiam oni parolas pri speco.sudanglo:Do por kio oni izu artikolon en ĉi tiu frazo? Kiun sencon ĝi havas?
Sed 'koliziinte kun iu en la strato, estas malĝentile ne pardonpeti' estas ĝenerala regulo.
Ĉu ne pli klare estus diri "koliziinte kun iu en strato", se temas pri ĝenerala situacio, kaj diri "koliziinte kun iu en la strato" kiam temas pri konkreta situacio en konkreta strato?
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-julio-10 14:16:34
darkweasel:Tiun uzon de artikolo mi opinias stultega. Kaj ankaŭ kazojn kiel "Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo" -- "la" ĉi tie estas tute superfluaFuzzy:Tie fakte ambaŭ eblas. Legu pri la uzo de la, kiam oni parolas pri speco.sudanglo:Do por kio oni izu artikolon en ĉi tiu frazo? Kiun sencon ĝi havas?
Sed 'koliziinte kun iu en la strato, estas malĝentile ne pardonpeti' estas ĝenerala regulo.
Ĉu ne pli klare estus diri "koliziinte kun iu en strato", se temas pri ĝenerala situacio, kaj diri "koliziinte kun iu en la strato" kiam temas pri konkreta situacio en konkreta strato?
tommjames (Montri la profilon) 2011-julio-10 14:47:17
Fuzzy:La lingvo restu logika, fek al ĉiuj "tradicioj"!Verdire "fek al ĉiuj tradicioj" estas stulteta kaj nehavinda sinteno. Ĉiu lingvo havas siajn tradiciojn, karakteron, normojn de uzado kaj regulojn. Ribeli kontraŭ tio surbaze de iu subjektiva koncepto de "logiko" simple kondukos al fuŝparolado.
Tiu uzo de artikolo mi opinias stultega.
Fuzzy:La lingvo estu simpla!Kaj ĝi ja estas. Ke ĝi havas elementojn kiujn vi ne ŝatas ne estas problemo de Esperanto, sed de via emo postuli ke la lingvo estu alia ol tia, kia ĝi estas. Simple akceptu la lingvon kune kun ĝiaj malperfektaĵoj. Ne revu pri neindaĵoj kaj neeblaĵoj. La lingvo ne ŝanĝiĝos nur pro tio, ke rusoj trovas artiklolojn malfacilaj.