Al la enhavo

Ĉu esperantistaj mediumoj de Brazilo iam kontaktis kun la spirito de Zamenhof?

de BrunoBram, 2011-julio-09

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Gofzamen (Montri la profilon) 2011-julio-21 18:37:59

AlfRoland:
Gofzamen:
Heliogabalus:
Gofzamen:Oni necesas respekti ilin, kaj ne ridegi pri ilia fido.
Ĉi tio estas forumo. Ni rajtas diskuti. Ĉu vi pensas ke ĉiuj devas nur silente aŭskulti pri la opinioj de aliaj?
Mi ridas pri nenies fido. Mi ŝatas havi lokon kie miaj ideoj estas diskutataj. Mi ŝatas koni la opinion de tre diversaj homoj pri tre diversaj temoj, ĉar tio riĉigas mian pensmanieron.
Estas diferenco inter respekti kaj malpermesi la aliajn malsame opinii.
Mi reasertas: Jes, oni necesas respekti ĉiajn fidojn.

Ĉu mi diris kontraŭe, kiel vi aludas? Mi ne diris ke estas malpermesata diskuti kaj ne konsenti kun aliaj fidoj. Tute ne. La homoj devas diskuti pri ĉiuj aferoj, sed ne mokante pro la fidoj de aliaj. Oni povas diri: "Mi ne kredas je tio." Sed la etiko ne permesas ke oni diru: "Hahaha. Li kredas je tio!", kiel la homoj ke kredas je tio estus stulta aŭ malsupera. Mi vidis tion ĉi tie. Se vi ne komprenas, mi nur bedaŭras profunde.
Ni respektu personojn, sed ne nepre ĉiaspecajn superstiĉojn kiel religiojn, spiritismon, astrologion, nifologion ktp.
Do, se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ne estas respektinda, sed vi estas respektinda, ĉu normale?

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-julio-21 19:19:17

Gofzamen:
Do, se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ne estas respektinda, sed vi estas respektinda, ĉu normale?
Tiu, kiu agas favore al iu "ismo" devas ankaŭ elteni kritikon. Tamen estas bone se la kritiko temas pri la "ismo" kaj ne pri la persono.

Mi ne kredas je supernaturaj fenomenoj, do mi estas ateisto. Ĉu vi volas kritiki min pro tio, benvenon!

Gofzamen (Montri la profilon) 2011-julio-21 21:53:06

Feliĉe mi estas etika! okulumo.gif

Bedaŭrinde mi ne povas fajfi per "vizaĝetoj". hahahah

robinast (Montri la profilon) 2011-julio-26 21:34:25

Gofzamen:... se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ...
ĉiam mi mirigas ke ateismo ofte estas komprenata kiel la fido (nature, per kredantoj) - spite de fakto ke ĝi estas la FORESTO de fido... Kial?!

Glauro (Montri la profilon) 2011-julio-26 22:31:49

Nu, mi pensas, ke ni devus repreni la originalan temon de tiu ĉi fadeno.

Do, la poemo, kiu laŭ la libro de Lorenz estis diktita de la spirito de Zamenhofo al la mediumo, ververe estis verkita kaj publikigita nelonge antaŭ la elsendo de la Unua Libro.

Do, ŝajnas, ke ĝi ne estis vere diktita al Lorenz. Eble li nur kopiis la poemeton de Zamenhofo kaj false asertis tion...

flipe (Montri la profilon) 2011-julio-27 03:31:42

Vi povas trovi demandi al Chico Xavier! lango.gif

Reen al la supro