Ĉu esperantistaj mediumoj de Brazilo iam kontaktis kun la spirito de Zamenhof?
viết bởi BrunoBram, Ngày 09 tháng 7 năm 2011
Tin nhắn: 26
Nội dung: Esperanto
Gofzamen (Xem thông tin cá nhân) 18:37:59 Ngày 21 tháng 7 năm 2011
AlfRoland:Do, se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ne estas respektinda, sed vi estas respektinda, ĉu normale?Gofzamen:Ni respektu personojn, sed ne nepre ĉiaspecajn superstiĉojn kiel religiojn, spiritismon, astrologion, nifologion ktp.Heliogabalus:Mi reasertas: Jes, oni necesas respekti ĉiajn fidojn.Gofzamen:Oni necesas respekti ilin, kaj ne ridegi pri ilia fido.Ĉi tio estas forumo. Ni rajtas diskuti. Ĉu vi pensas ke ĉiuj devas nur silente aŭskulti pri la opinioj de aliaj?
Mi ridas pri nenies fido. Mi ŝatas havi lokon kie miaj ideoj estas diskutataj. Mi ŝatas koni la opinion de tre diversaj homoj pri tre diversaj temoj, ĉar tio riĉigas mian pensmanieron.
Estas diferenco inter respekti kaj malpermesi la aliajn malsame opinii.
Ĉu mi diris kontraŭe, kiel vi aludas? Mi ne diris ke estas malpermesata diskuti kaj ne konsenti kun aliaj fidoj. Tute ne. La homoj devas diskuti pri ĉiuj aferoj, sed ne mokante pro la fidoj de aliaj. Oni povas diri: "Mi ne kredas je tio." Sed la etiko ne permesas ke oni diru: "Hahaha. Li kredas je tio!", kiel la homoj ke kredas je tio estus stulta aŭ malsupera. Mi vidis tion ĉi tie. Se vi ne komprenas, mi nur bedaŭras profunde.
AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 19:19:17 Ngày 21 tháng 7 năm 2011
Gofzamen:Tiu, kiu agas favore al iu "ismo" devas ankaŭ elteni kritikon. Tamen estas bone se la kritiko temas pri la "ismo" kaj ne pri la persono.
Do, se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ne estas respektinda, sed vi estas respektinda, ĉu normale?
Mi ne kredas je supernaturaj fenomenoj, do mi estas ateisto. Ĉu vi volas kritiki min pro tio, benvenon!
Gofzamen (Xem thông tin cá nhân) 21:53:06 Ngày 21 tháng 7 năm 2011
Bedaŭrinde mi ne povas fajfi per "vizaĝetoj". hahahah
robinast (Xem thông tin cá nhân) 21:34:25 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
Gofzamen:... se mi dirus ke via fido (eĉ via ateismo) ...ĉiam mi mirigas ke ateismo ofte estas komprenata kiel la fido (nature, per kredantoj) - spite de fakto ke ĝi estas la FORESTO de fido... Kial?!
Glauro (Xem thông tin cá nhân) 22:31:49 Ngày 26 tháng 7 năm 2011
Do, la poemo, kiu laŭ la libro de Lorenz estis diktita de la spirito de Zamenhofo al la mediumo, ververe estis verkita kaj publikigita nelonge antaŭ la elsendo de la Unua Libro.
Do, ŝajnas, ke ĝi ne estis vere diktita al Lorenz. Eble li nur kopiis la poemeton de Zamenhofo kaj false asertis tion...
flipe (Xem thông tin cá nhân) 03:31:42 Ngày 27 tháng 7 năm 2011