Mesaĝoj: 80
Lingvo: Esperanto
freeze10108 (Montri la profilon) 2011-julio-22 01:32:27
Tamen, mi ne volas engaĝiĝi en la elekto de la novaj vortoj.
Gofzamen (Montri la profilon) 2011-julio-22 01:33:44
zan:@GofzamenKreu, do, novan lingvon!
Ne troiĝu. Gramatiko estas gramatiko, kiun oni devas obei.
Nunaj monatonomoj kaj semajnnomoj estas "fundamenta"j. Sed novaj vortoj ĉiam estas akceptindaj. "Cunamo" devenas de japana vorto "tsunami", sed nun ĝi estas jam Esperanta vorto. Se oni bezonas novan koncepton, ĉiam necesas nova vorto. Nomi monaton laŭ propra nomo estas iaspeca koncepto. Nomi monaton laŭ nombro estas alia komcepto, nova por Esperanto. Oni povas elekti iun ajn el ambaŭ. Kiu volas diri "januaro", tiu diru tiel. Aliaj diru "la unua embro". Tio ne estas ŝanĝo.
Esperanto jam estas konstruita kaj kiel diris Zamenhof, ĝi devas evolui nature!
Cunamo estas vorto kiu ne ekzistis en la tempo de Zamenhof, do, estas ĝuste krei la vorton. Sed ne bezonas krei novajn vortojn por io, kio jam ekzistas.
zan (Montri la profilon) 2011-julio-22 01:53:19
-------
Mi pripensis pri la ĉina lingvo.
En la ĉina lundo estas 星期一, mardo estas 星期二, merkredo estas 星期三,...
Sed tamen la signifo de 星期 estas semajno.
Do ni prenis japanan "jobo". Semajno konsistas el sep "jobo"j.
Gofzamen (Montri la profilon) 2011-julio-22 01:58:24
Tiel mi estas feliĉa! =D
flipe (Montri la profilon) 2011-julio-22 23:56:20
zan:Tial do mi rekomendas, ke oni uzu "la dua embro" anstataŭ "duembro". "Embro" estas nova vorto, kiu havas novan koncepton mankintan en nuna Esperanto.Japana lingvo uzas facila sistemon por semajntagoj kaj jarmonatoj, youbi por tagoj kaj gatsu por monatoj.
Se eblas, mi plie pensas. Ĉu oni pli facile akceptas ĉi tiun novan koncepton kiel ne-eŭropan koncepton? Esperanto ne estas havaĵo nur de eŭropanoj jam nuntempe. Ĉu vi ne pensas tiel? Se vi volas disvastigi Esperanton en la mondo, konsideru pri ne-eŭropanoj. Se io ne kontraŭas gramatikon sed nur aldoniĝas al vortoj, tio estas bona, ĉu ne?
unujobo - lundo
dujobo - mardo
trijobo - merkredo
kvarjobo - jaŭdo
kvinjobo - vendredo
sesjobo - sabato
sepjobo (aŭ nuljobo) - dimanĉo
unugatso - januaro
dugatso - februaro
trigatso - marto
kvargatso - aprilo
kvingatso - majo
sesgatso - junio
sepgatso - julio
okgatso - aŭgusto
naŭgatso - septembro
dekgatso - oktubro
dekunugatso - novembro
dekdugatso - decembro
Kiu jobo estas hodiaŭ?
Hoddiaŭ estas sesjobo (6j)
Diru al mi hodiaŭa kompleta dato.
20a de 7g 2011, 3j. (20a de sepgatsu 2011, trijobo.)
Kalendaro
Semajntagoj - 1j 2j 3j 4j 5j 6j 7j
jarmonatoj - 1g 2g 3g 4g 5g 6g 7g 8g 9g 10g 11g 12g
mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-23 06:50:45
Gofzamen:La fadeno estas pri vortoj, ne pri gramatiko. Aferoj ne tiel kompareblaj.
Bone, en multaj lingvoj ne estas akuzativo, do, mi povas forigi ĝin
Eble ankaŭ la vortoj estas 'netuŝeblaj', sed oni ne bezonus tuŝi ilin, ĉar eblas enkonduki novajn, kaj certe eblas kombini ekzistajn. Se iu deziras diri 'dumonato' anstataŭ 'februaro', tiu povas tion fari, sen atenci la fundamenton, ĉar 'dumonato' simple estas kunmetitaĵo el ekzistantaj kaj fundamentaj radikoj. Ĉu estas rekomendinde kaj ĉu ĉiu tion tuj komprenus, pri tio mi ne tute certas, sed kial ne...
darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 11:51:36
Ryuuichi (Montri la profilon) 2011-julio-23 12:30:42
jan aleksan (Montri la profilon) 2011-julio-23 14:10:50
Gofzamen:Iaj esperantistoj estas vantecaj! ...Interesa ekzerco, dankon
Tiel, karaj, sen unuiĝo, neniam esperanto estos internacia lingvo, vere!
mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-23 14:35:35
darkweasel:Dumonato estas periodo de du monatoj.Oni kutime preferus tion esprimi per 'monatduo'. Samkiel 'jarcento' kaj 'jarmilo'. Oni antaŭe foje 'centjaro' kaj 'miljaro' uzis sed mi pensas ke oni tion konsideras iom fuŝa, ĉar la lasta vorto de kunmetaĵo reprezentas ĝian plej bazan signifon, kaj 'centjaro' multe pli longas ol jaro, do ne estas jaro.
Do 'dumonato' estas ia monato iel karakterizita de 'du'. Ekz. ĝi havas la numeron du, kiel februaro havas.