Al la enhavo

La nomoj de la monatoj kaj de la tagoj

de scorpjke, 2011-julio-17

Mesaĝoj: 80

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 14:40:16

miĥil:
darkweasel:Dumonato estas periodo de du monatoj.
Oni kutime preferus tion esprimi per 'monatduo'. Samkiel 'jarcento' kaj 'jarmilo'. Oni antaŭe foje 'centjaro' kaj 'miljaro' uzis sed mi pensas ke oni tion konsideras iom fuŝa, ĉar la lasta vorto de kunmetaĵo reprezentas ĝian plej bazan signifon, kaj 'centjaro' multe pli longas ol jaro, do ne estas jaro.

Do 'dumonato' estas ia monato iel karakterizita de 'du'. Ekz. ĝi havas la numeron du, kiel februaro havas.
Nu, la Fundamento instruas en § 14 de la Ekzercaro:
Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.
Sekve analoge du monatoj (aŭ duo da monatoj) faras dumonaton.

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-23 15:33:56

darkweasel:Nu, la Fundamento instruas en § 14 de la Ekzercaro:
Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.
Sekve analoge du monatoj (aŭ duo da monatoj) faras dumonaton.
Oni nun diras 'jarmilo', kaj tio ne estas pro nenio. Probable ni povus diri ke 'dumonato' signifus duon de monatoj, sed certe ne estas nepre. PMEG nomas la du interpretojn 'frazetvorto' (miljaro) kaj 'kombino' (jarmilo), kaj diras tion lastan 'pli ofta' kaj 'pli baza'. Mi fakte tute ne tre konsciis pri tiuj 'frazetvortoj' sed jen, tiel klarigeblas do tiu 'miljaro'.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 16:23:23

miĥil:Oni nun diras 'jarmilo', kaj tio ne estas pro nenio.
Ankoraŭ nun ambaŭ vortoj estas uzeblaj.

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-23 17:19:41

darkweasel:Ankoraŭ nun ambaŭ vortoj estas uzeblaj.
Bone, sed vi uzis ĝin kiel argumenton ke 'dumonato' signifu periodon de du monatoj. Tio do ne nepras.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-23 17:54:27

miĥil:
darkweasel:Ankoraŭ nun ambaŭ vortoj estas uzeblaj.
Bone, sed vi uzis ĝin kiel argumenton ke 'dumonato' signifu periodon de du monatoj. Tio do ne nepras.
Eble tiuj kunmetaĵoj ja povas teorie havi aliajn signifojn, sed la Fundamento laŭ mi instruas je la ekzemplo de miljaro, ke kunmetaĵo de la formo nombro + periodo signifas - aŭ almenaŭ povas signifi - "nombro-foje tiu periodo". Eble ĝi povas teorie havi aliajn signifojn, sed pro tiu Fundamenta instruo la vorto dumonato plej verŝajne kompreniĝu ĝuste kiel "periodo de du monatoj".

zan (Montri la profilon) 2011-julio-24 08:00:07

darkweasel:...la vorto dumonato plej verŝajne kompreniĝu ĝuste kiel "periodo de du monatoj".
Laŭ mia kompreno estas same. Oni laŭeble respektu la normon de Esperanto.

Mia propono estas tute alia....

Jaro konsistas el dekdu monatoj. Ĉiu monato havas propran nomon, t.e. januaro, februaro,,,. Kaj ĉiu monano numeriĝas per gato, t.e. la unua gato, la dua gato,,,. Unua monano ne ĉiam estas januaro, sed la unua gato ĉiam estas januaro. Gato signifas "laŭvica monato de jaro".

"En japana lernejo nova klaso komenciĝas en la kvara gato(aprilo). Do, la kvara gato estas unua monato en nia lernejo."

Semajno konsistas el sep tagoj. Ĉiu tago havas propran nomon kaj numeriĝas per jobo. Jobo signifas "laŭvica tago de semajno".

La unua jobo estas lundo.
La dua jobo estas mardo.
.
.

Oni povas ankaŭ diri ekzemple, "unuagate" , "duajobe".
"Unuagate ni festas la novan jaron."
"Ĉu vi partoprenos la duajobajn kursojn?"

Uzu la proprajn nomojn de monatoj kaj semajntagoj tiuj, kiuj facile memoris ilin. Aliaj uzu numeran manieron per "gato" kaj "jobo".
Perfekta ideo.

3rdblade (Montri la profilon) 2011-julio-24 08:32:26

flipe:
unujobo - lundo
dujobo - mardo
trijobo - merkredo
kvarjobo - jaŭdo
kvinjobo - vendredo
sesjobo - sabato
sepjobo (aŭ nuljobo) - dimanĉo
Vi malpravas.
Lundo - Getsuyoubi (Luno-tago)
Mardo - Kayoubi (Fajro-tago)
Merkredo - Suyoubi (Akvo-tago)
Ĵaŭdo - Mokuyoubi (Ligno-tago)
Vendredo - Kinyoubi (Metalo(oro)-tago)
Dimanĉo - Nichiyoubi (suno-tago)

La nomoj rilatas al praaj eŭropaj dioj, kiel Hemna jam skribis.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-24 08:52:34

黄鸡蛋:Sed mi ankaŭ vidas iujn, kiuj prenas dimanĉon kiel la unuan tagon de semajno. Eble ne estas konsento tiupunkte.
Legu la opinion de la iniciatinto.
scorpjke:Sammaniere mi proponas nomi la tagojn de la semajno. Studinte ilin en diversaj lingvoj, mi decidis elekti sufikson -pev- (el la estona lingvo).

Bedaŭrinde, en diversaj lingvoj la unua tago de la semajno malsamas: en kelkaj ĝi estas dimanĉo, kaj en kelkaj - lundo. Sed laŭ la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), la unua tago de la semajno estas lundo kaj dimanĉo estas la sepa, do tial la nomoj de la tagoj de lundo ĝis dimanĉo estas:
Unupevo, dupevo, tripevo, kvarpevo, kvinpevo, sespevo, seppevo.
Mi rafinas ĉi tiun ideon.
Landoj, kiuj prenas dimanĉon kiel la unuan, estas la araba, portugala ,greka,, Ili plendu al ISO. okulumo.gif

Se oni miskomprenos la japanan "youbi"- sistemon pro la nomo "jobo", ĉu preferinde estas preni "pevo"n?

mihxil (Montri la profilon) 2011-julio-24 09:38:55

darkweasel:
miĥil:
darkweasel:Ankoraŭ nun ambaŭ vortoj estas uzeblaj.
Bone, sed vi uzis ĝin kiel argumenton ke 'dumonato' signifu periodon de du monatoj. Tio do ne nepras.
Eble tiuj kunmetaĵoj ja povas teorie havi aliajn signifojn, sed la Fundamento laŭ mi instruas je la ekzemplo de miljaro, ke kunmetaĵo de la formo nombro + periodo signifas - aŭ almenaŭ povas signifi - "nombro-foje tiu periodo". Eble ĝi povas teorie havi aliajn signifojn, sed pro tiu Fundamenta instruo la vorto dumonato plej verŝajne kompreniĝu ĝuste kiel "periodo de du monatoj".
Fakte vi estus pli bone konvinkinta min rimarkigante ke 'dumonata' jam kutimas signifi 'aperanta kun invervaloj de du monatoj'. Se ni uzus 'dumonato' por februaro, 'dumonata' fariĝus iom ĝene dusignifa.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-24 09:41:22

miĥil:'dumonata' jam kutimas signifi 'aperanta kun invervaloj de du monatoj'.
Ĉu? Al mi ŝajnas, ke dumonata pli ofte signifas "daŭranta du monatojn" (kio estas ekzemple dumonata vojaĝo?).

Reen al la supro