Kwa maudhui

Esperanto kaj kulturo

ya Jorn644, 18 Julai 2011

Ujumbe: 20

Lugha: Esperanto

Jorn644 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 6:19:10 asubuhi

Mi estis leganta kelkajn diskutojn pri ĉu Esperanto ja aŭ ne estus utila kiel interpopola lingvo.

Tamen unu el la plej legitaj argumentoj kontraŭ Esperanto estis ke Esperanto ne havus "kulturon" kiel aliaj naciaj lingvoj.

Do kontraŭuloj de Esperanto neis la ekziston de kulturo Esperanta, kaj Esperantistoj kompreneble kontraŭparolis ilin dirante ke ĝi ja havas kulturon.

Sed kion ne komprenas mi estas: Por kio bezonas aŭ eĉ gravas kulturon en la senco de interpopola lingvo...
Esperanto estas ilo kiu ebligas homojn facile kompreni unu la alian. Kaj se Esperanto povus ebligi eĉ nur du homojn komuniki senprobleme kun unu la alian, tiam Esperanto estas sukcesa kiel interpopola lingvo por tiuj du homoj.

Por kio gravas ia ajn kulturo en tiu senco?

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 8:47:49 asubuhi

Mi pensas ke en la mondo ekzistas multaj da personoj kiuj ne volas ke esperanto sukcesas, do, ili ĉiam diris ajn malbonaĵo por blasfemi konrtraŭ la Esperanta lingvo. Mi pensas ke esperanto, kiel kreita lingvo, devus esti nenies, ĉar ĝi reprezentas la idealo de internacia lingvo. Do, ĝi ne bezonas neniu kulturo, ĉu ne?

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 9:44:40 asubuhi

Jes Jorn, mi konsentas.

Al tiuj kiuj diras ke Esperanto ne havas kulturon, la respondo devus esti 'Estimata S-ro, vi evidente ne komprenas pro kio Esperanto ekzistas'.

Tamen laŭ antropologia vidpunkto, la kulturo asociata kun Esperanto estas la komuna kulturo de la industriigitaj, alt-teknologiaj, scienco-bazitaj socioj.

Ne havante fortan originala literaturon, Esperanto tamen donas portalon al la literaturo de la supre-menciitaj landoj per la multaj tradukitaj verkoj.

Ĉu en Esperanto oni povas same esprimi Francajn ideojn, kiel Anglajn ideojn, kaj Rusajn ideojn?

Eble ne cent-procente, sed almenaŭ ĝis certa grado, almenaŭ ĝis tiu nivelo kiu konvenas al internacia lingvo.

Kaj mi supozus ankaŭ pli efike ol oni povas en tiu kripligita formo de la angla lingvo, kiu ne regas sur la internacia tereno.

Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 6:03:39 alasiri

Aliuj diras, ke la Esperanta kulturo zorgas neniun pri aliaj temoj krom si mem. Ĝi enmemiĝas sin, kaj havas nenion kio estus interesa ankaŭ por la neesperantistoj.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 6:39:42 alasiri

Koracio:Aliuj diras, ke la Esperanta kulturo zorgas neniun pri aliaj temoj krom si mem. Ĝi enmemiĝas sin, kaj havas nenion kio estus interesa ankaŭ por la neesperantistoj.
Nu, ja ofte Esperantistoj diskutas Esperanton, simple ĉar tio estas certa komuna intereso de plej multaj Esperantistoj.

qwertz (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 6:41:18 alasiri

Jorn644:
Por kio gravas ia ajn kulturo en tiu senco?
Por atrakcigi malpoligloton lerni Espo. Tio malpoliglotojn volus kombino de fremdlingvo kaj alian motivon.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 6:43:40 alasiri

La argumento de Koracio estas pli serioza, ĉar ĝi estas kontrolebla laŭ la nombro de tradukitaj verkoj el esperanto: Kial ne estas pli da?

Mi iam serĉis liston sed sen multe da sukceso.

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 8:03:43 alasiri

Altebrilas:Mi iam serĉis liston sed sen multe da sukceso.
Mi ne samopinias. Mi jam certe trovis granda listo kiu estas plena da esperanta poezio. Mi ankaŭ konas paĝoj kie vi povas aŭskulti muzikon kaj rigardi filmon. Esperanto havas grandajn originalajn verkojn kaj tradukitajn verkojn, sed vi nur devas scii kie serĉi ĉi-ĉiuj verkoj.

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 9:17:33 alasiri

Laŭ mia opinio jam ekzistas tiom da E-verkoj, ke por unu homo ne eblas ĉion tralegi!

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 18 Julai 2011 10:14:02 alasiri

Mi ja scias, ke ekzistas multaj originalaj verkoj en esperanto, sed tre malmultaj estas eldonitaj en nacilingvaj tradukoj.

Tial esperanto kulturo ne estas facile videbla ekster la movado.

Kurudi juu