Esperanto kaj kulturo
від Jorn644, 18 липня 2011 р.
Повідомлення: 20
Мова: Esperanto
Jorn644 (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 06:19:10
Tamen unu el la plej legitaj argumentoj kontraŭ Esperanto estis ke Esperanto ne havus "kulturon" kiel aliaj naciaj lingvoj.
Do kontraŭuloj de Esperanto neis la ekziston de kulturo Esperanta, kaj Esperantistoj kompreneble kontraŭparolis ilin dirante ke ĝi ja havas kulturon.
Sed kion ne komprenas mi estas: Por kio bezonas aŭ eĉ gravas kulturon en la senco de interpopola lingvo...
Esperanto estas ilo kiu ebligas homojn facile kompreni unu la alian. Kaj se Esperanto povus ebligi eĉ nur du homojn komuniki senprobleme kun unu la alian, tiam Esperanto estas sukcesa kiel interpopola lingvo por tiuj du homoj.
Por kio gravas ia ajn kulturo en tiu senco?
Ryuuichi (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 08:47:49
sudanglo (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 09:44:40
Al tiuj kiuj diras ke Esperanto ne havas kulturon, la respondo devus esti 'Estimata S-ro, vi evidente ne komprenas pro kio Esperanto ekzistas'.
Tamen laŭ antropologia vidpunkto, la kulturo asociata kun Esperanto estas la komuna kulturo de la industriigitaj, alt-teknologiaj, scienco-bazitaj socioj.
Ne havante fortan originala literaturon, Esperanto tamen donas portalon al la literaturo de la supre-menciitaj landoj per la multaj tradukitaj verkoj.
Ĉu en Esperanto oni povas same esprimi Francajn ideojn, kiel Anglajn ideojn, kaj Rusajn ideojn?
Eble ne cent-procente, sed almenaŭ ĝis certa grado, almenaŭ ĝis tiu nivelo kiu konvenas al internacia lingvo.
Kaj mi supozus ankaŭ pli efike ol oni povas en tiu kripligita formo de la angla lingvo, kiu ne regas sur la internacia tereno.
Koracio (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 18:03:39
darkweasel (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 18:39:42
Koracio:Aliuj diras, ke la Esperanta kulturo zorgas neniun pri aliaj temoj krom si mem. Ĝi enmemiĝas sin, kaj havas nenion kio estus interesa ankaŭ por la neesperantistoj.Nu, ja ofte Esperantistoj diskutas Esperanton, simple ĉar tio estas certa komuna intereso de plej multaj Esperantistoj.
qwertz (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 18:41:18
Jorn644:Por atrakcigi malpoligloton lerni Espo. Tio malpoliglotojn volus kombino de fremdlingvo kaj alian motivon.
Por kio gravas ia ajn kulturo en tiu senco?
Altebrilas (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 18:43:40
Mi iam serĉis liston sed sen multe da sukceso.
Ryuuichi (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 20:03:43
Altebrilas:Mi iam serĉis liston sed sen multe da sukceso.Mi ne samopinias. Mi jam certe trovis granda listo kiu estas plena da esperanta poezio. Mi ankaŭ konas paĝoj kie vi povas aŭskulti muzikon kaj rigardi filmon. Esperanto havas grandajn originalajn verkojn kaj tradukitajn verkojn, sed vi nur devas scii kie serĉi ĉi-ĉiuj verkoj.
dobri (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 21:17:33
Altebrilas (Переглянути профіль) 18 липня 2011 р. 22:14:02
Tial esperanto kulturo ne estas facile videbla ekster la movado.