Съобщения: 8
Език: Esperanto
HaleBopp (Покажи профила) 20 юли 2011, 19:52:28
Mi nuntempe legas etan revuon (Globusoj), kie mi povis legi la du sekvantajn frazojn :
Oksidiĝo signifas liberigo, perdo de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptado, gajno de elektronoj.
Mi ne komprenas kial akuzativo ne estas uzita ĉi tie, ĉar laŭ mi "liberigo" kaj "kaptado" estas objektoj. Kion signifas oksidigô? Oksidiĝo signifas liberigon. Do mi plivole skribus :
Oksidiĝo signifas liberigon, perdon de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptadon, gajnon de elektronoj.
Kiu povas ekspliki min?
Dankon.
Chainy (Покажи профила) 20 юли 2011, 19:55:22
darkweasel (Покажи профила) 20 юли 2011, 19:56:31
HaleBopp (Покажи профила) 20 юли 2011, 20:14:30
Esperanto fine estas malfacila lingvo, kaj enhavas esceptojn. Tamen oni povas logike kompreni tiujn esceptojn. Tio igas tiun lingvon interesega!
maratonisto (Покажи профила) 20 юли 2011, 20:24:48
HaleBopp:Saluton,La ligilo de darkwiesel, laŭ mi, ne taŭgas por ĉi tiuj kazoj ĉar "liberigo", "perdo", "kaptado", "gajno" ĉi tie ne estas nocioj, nek citaĵoj, ili estas normalaj objektoj. Do mi uzus akuzativon. HaleBopp pravas.
Oksidiĝo signifas liberigo, perdo de elektronoj. Reduktiĝo signifas kaptado, gajno de elektronoj.
nikko (Покажи профила) 21 юли 2011, 06:54:24
HaleBopp (Покажи профила) 21 юли 2011, 07:07:36
sudanglo (Покажи профила) 21 юли 2011, 09:07:57
Tamen, mi pensas ke kun 'signifi' estas diskuteble ĉu la forlaso de la akuzativo estas neta eraro.
Klara ekzemplo de la bona uzo de la akuzativo post signifi estus 'Tiuj nigraj nuboj signifas baladaŭan pluvon'.