Al la enhavo

Diplomatia konflikto inter Aŭstrujo kaj la baltaj ŝtatoj

de darkweasel, 2011-julio-22

Mesaĝoj: 155

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 14:53:57

vincas:
Do kara Fuzzy, Se mi diros publike en Rusio, ke Rusio okupis Baltajn ŝtatojn kaj ke Rusio egale kun nacia Germanio kulpas pri la dua mondmilito.

Ĉu min neniu punus en Rusio?
Ne eblas vin puni pro tio en Rusio. Almenaŭ leĝo tion ne malpermesas. Kaj multaj ja tion diraĉas tute senprobleme.
Ekzistas nur "Komisiono por kontraŭagi provojn de falsado de la historio", sed ĝi ne rajtas puni. Ĝi estas nur konsila organizaĵo.

Vilius (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 18:05:42

Fuzzy:En Litovio oni unua fojo juĝas pro "neado de la agresio de USSR.
Mi konsentas ke tiu estas stulta leĝo. Ni devas ridi pri homoj, kredantaj je stulaĵoj, sed ne juĝi ilin.
Fuzzy:Do estas evidenta ke litovia juĝo NENIEL POVUS senkulpigi Golovatovon
Nu tion ni verŝajne ne ekscios, ĉar juĝado ne okazos.
Fuzzy:Eĉ milionoj da homoj povas esti trompataj, ekzemploj de tio abundas en la historio.
Fuzzy, ni parolas ne pri antikva historio. Tiuj eventoj okazis nur antaŭ 20 da jaroj. Mi mem (tiam - infano) vidis tankojn, kiam ili veturis al direkto de Vilnius. Patroj de kelkaj de miaj samklasanoj ĉeestis apud televidturo. Oni eĉ havas iom da videaĵoj de tiuj eventoj.
Kontraŭ tiel abundaj indikaĵoj vi havas... intervjuon de unu klare tendenca persono kaj libron de unu idioto. Fortege. rideto.gif
Fuzzy:Sed tre atentindas la opinioj de homoj kiuj organizis kaj gvidis la tutan agon, ĉu vi ne konsentas?
Do ni aŭskultu, kion personoj suspektataj je organizado de tiuj eventoj havas por diri. En kortumo.
Fuzzy:Algirdas Paleckis estas estro de partio Socialista Popolfronto, ĉu ĝi ankaŭ estas por-rusia?
Mi ne scias tion. Sed ili certe estas pro-belaj-malnovaj-socialismaj-tempoj rideto.gif
Fuzzy:Ŝajnas ke la por-rusistoj abundas en Litovio ridulo.gif Al mi tio rememorigas pri la ĉasado de sorĉistinoj.
Feliĉe ili ne abundas. Nur dank' al tio ni sukcesis iĝi sufiĉe moderna kaj libera lando. Kontraste al niaj najbaroj.

Vilius (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 18:16:14

Fuzzy:Ne eblas vin puni pro tio en Rusio. Almenaŭ leĝo tion ne malpermesas. Kaj multaj ja tion diraĉas tute senprobleme.
Ekzistas nur "Komisio por kontraŭagi provojn de falsado de la historio", sed ĝi ne rajtas puni. Ĝi estas nur konsila organizaĵo.
Ho jes, vi povas libere paroli kion vi volas en tiu mirinda lando (en la rusa kaj la angla).

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 18:50:57

Vilius:
Fuzzy:En Litovio oni unua fojo juĝas pro "neado de la agresio de USSR.
Mi konsentas ke tiu estas stulta leĝo. Ni devas ridi pri homoj, kredantaj je stulaĵoj, sed ne juĝi ilin.
Eble vi pravas. Ni devas tute ne doni atenton al tiaj homoj. Estus plej bone ignori ilin.

Vilius (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 19:06:25

Jen kiel ni devas reagi al similaj "duboj" (bedaŭrinde en la angla): '9/11 Conspiracy Theories Ridiculous' - Al Qaeda lango.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 09:09:12

Vilius:
Fuzzy:En Litovio oni unua fojo juĝas pro "neado de la agresio de USSR.
Mi konsentas ke tiu estas stulta leĝo. Ni devas ridi pri homoj, kredantaj je stulaĵoj, sed ne juĝi ilin.
Fuzzy:Do estas evidenta ke litovia juĝo NENIEL POVUS senkulpigi Golovatovon
Nu tion ni verŝajne ne ekscios, ĉar juĝado ne okazos.
Sed la leĝo ja ekzistas, kaj la juĝo ne povas ĝin rompi, ĉu ĝi estas stulta aŭ ne.
Vilius:
Fuzzy:Eĉ milionoj da homoj povas esti trompataj, ekzemploj de tio abundas en la historio.
Fuzzy, ni parolas ne pri antikva historio. Tiuj eventoj okazis nur antaŭ 20 da jaroj. Mi mem (tiam - infano) vidis tankojn, kiam ili veturis al direkto de Vilnius. Patroj de kelkaj de miaj samklasanoj ĉeestis apud televidturo. Oni eĉ havas iom da videaĵoj de tiuj eventoj.
Neniu dubas ke la sangoverŝo vere okazis. Temas pri tio, kiu kulpas je ĝi. Pri tio la ĉeestantoj facile povas havi tute erarajn opiniojn.
Vilius:
Kontraŭ tiel abundaj indikaĵoj vi havas... intervjuon de unu klare tendenca persono kaj libron de unu idioto. Fortege. rideto.gif
Vi plu ignoras tiun fakton, kiuj nome estas tiuj "tendenca persono" kaj "idioto". Kial ili meritas tute neniom da fido, laŭ vi? Ĉu nur pro tio, ke ilia opinio ne kongruas kun la ŝtata oficiala mito?
Vilius:
Fuzzy:Sed tre atentindas la opinioj de homoj kiuj organizis kaj gvidis la tutan agon, ĉu vi ne konsentas?
Do ni aŭskultu, kion personoj suspektataj je organizado de tiuj eventoj havas por diri. En kortumo.
La kortumo ne povus juĝi juste pro "la stulta leĝo". Do ĝi neniom povus klarigi la aferon, nur severe kondamni la eble senkulpan homon. Danke al prudenta Aŭstrujo tio ne okazos.
Vilius:
Fuzzy:Algirdas Paleckis estas estro de partio Socialista Popolfronto, ĉu ĝi ankaŭ estas por-rusia?
Mi ne scias tion. Sed ili certe estas pro-belaj-malnovaj-socialismaj-tempoj rideto.gif
Do la homo diras malĝuste ĉar li estas malĝusta homo. Ĉio klaras, neniaj duboj.
Vilius:
Fuzzy:Ŝajnas ke la por-rusistoj abundas en Litovio ridulo.gif Al mi tio rememorigas pri la ĉasado de sorĉistinoj.
Feliĉe ili ne abundas. Nur dank' al tio ni sukcesis iĝi sufiĉe moderna kaj libera lando. Kontraste al niaj najbaroj.
Vi tiom severe juĝas viajn najbarojn. Ĉu vi ne tro fieras pri via moderneco? Kiom da litovianoj formigris el la lando? Ĉu ĉio bonas kun la senlaboreco?

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 09:09:57

Vilius:
Fuzzy:Ne eblas vin puni pro tio en Rusio. Almenaŭ leĝo tion ne malpermesas. Kaj multaj ja tion diraĉas tute senprobleme.
Ekzistas nur "Komisiono por kontraŭagi provojn de falsado de la historio", sed ĝi ne rajtas puni. Ĝi estas nur konsila organizaĵo.
Ho jes, vi povas libere paroli kion vi volas en tiu mirinda lando (en la rusa kaj la angla).
Jes, bedaŭrinde en Rusio homoj pereas, kaj ne nur jurnalistoj. Kiel tio koncernas la fakton, ke en ĝi ne ekzistas leĝo malpermesanta opinii ion ajn pri historiaj faktoj? Kontraste al tia demokratia kaj libera lando kiel Litovio.

Fuzzy (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 09:14:21

Vilius:Jen kiel ni devas reagi al similaj "duboj" (bedaŭrinde en la angla): '9/11 Conspiracy Theories Ridiculous' - Al Qaeda lango.gif
Vilius, vincas -- respondu, bonvolu: se vi agnoskus (teorie!) ke ne ĉio estas klara pri la kulpeco de Golovatov, ĉu vi ne rompus per tio "la stultan leĝon" de via lando, kaj ne farus tiumaniere krimon? Kial?

vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 14:07:53

Fuzzy:Kiel tio koncernas la fakton, ke en ĝi ne ekzistas leĝo malpermesanta opinii ion ajn pri historiaj faktoj? Kontraste al tia demokratia kaj libera lando kiel Litovio.
Mi tre malbone legas ruse, sed mi trovis ĉi tion.
http://www.regnum.ru/news/1153517.html

Ĉu ĉi tiu leĝo estis ne akceptita?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 14:18:57

se tio, kio estas en tiu ĉi fadeno, estas vera, ŝajne en litovujo estas krimo respekti unu el la homaj rajtoj de s-ro golovatov. nome la rajton esti rigardata kiel senkulpa ĝis juĝo konstatis kulpecon.

Reen al la supro