Mesaĝoj: 155
Lingvo: Esperanto
vincas (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 19:02:59
nikko:Venĝemaj litovoj komence juĝu komunistajn litovojn ene de lando. Eĉ se akcepti fakton de okupacio, plejaj perfiduloj estas certe litovaj komunistoj. Ĉu oni jam tiujn pendumigis en Demokratia Litovio?Ĉu al vi ne plaĉas la fakto, ke Rusio okupis Baltajn ŝtatojn?
nikko (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 19:47:13
vincas:Mi egalanimas al tio, ke iam tiun ĉi teritorion posedis Rusio, min naŭzas nur histeria kaj kapricem-lamentema retoriko pri pasintaj okazoj en 2011 jaro. Vi ankaŭ postulu rekompencon de Svedio aŭ Teŭtonio pro okupado. Kaj min ridigas tiu frenezeco.nikko:Venĝemaj litovoj komence juĝu komunistajn litovojn ene de lando. Eĉ se akcepti fakton de okupacio, plejaj perfiduloj estas certe litovaj komunistoj. Ĉu oni jam tiujn pendumigis en Demokratia Litovio?Ĉu al vi ne plaĉas la fakto, ke Rusio okupis Baltajn ŝtatojn?
auxro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-08 13:13:30
Kelkaj detaloj aldone la unuajn mesaĝojn de tiu ĉi fadeno, kiujn ne notis darweasel, sed kiuj iom gravas.
La esprimo "feka malgranda lando" origine apartenas al ambasadoro de Francio, kie li temis pri Izraelo koncerne ĝian neklaran politikon. Mi nur bedauri povas ke ĝin citis en tiu ĉi kazo ankau unu persono kiu okupiĝas pri politiktemaj komentoj. Plie la fifamon de la esprimo akcelis alia junulo kiu ne lerte spritis kaj ekis retan domenon shittylittlecountry.eu kiu direktas al Vikipedia artikolo pri Aŭstrio.
Pri karikaturoj. Unu estas presita tute ne en litova, sed en estona gazeto, alian iu anonimo publikigas en "Lietuvos rytas" kiu ankau iom fifamas pro tendenco kaj nekorekteco. Kaj ĝenerale karikaturoj en Litovio jam delonge (de sovetaj tempoj) apartenas al ĝenro "nekulpigebla". Rememorante karikaturojn pri Mahometo en Daniaj gazetoj, mi kredas ke tio funkcias ankau en okcidenta medio.
Ĉu tiu fi-agoj estis speciale kunordigitaj au ne, mi ne kuraĝas diri, sed des pli da atento en internacia medio ricevas la fi-esprimoj kaj vorta konflikto inter Aŭstrio kaj Litovio ju malpli oni esploras verajn cirkumstancojn de okazinto.
auxro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-08 17:03:18
http://ru.delfi.lt/news/politics/gorbachev-otricae...
http://www.delfi.lt/news/daily/lithuania/mgorbacio...
Traktu ĝin kritikeme sed kelkajn demandojn de tiu ĉi fadeno ĝi respondos (ekz., pri eldiroj ke litovoj mem pafis al si)
Fuzzy (Montri la profilon) 2011-novembro-13 16:34:14
Interese, ĉu la vero malkovriĝos aŭ ne?