Kwa maudhui

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

ya robinast, 2 Agosti 2011

Ujumbe: 108

Lugha: Esperanto

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 8:30:26 alasiri

darkweasel:
Solulo:
AlfRoland:

Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif
Tio ĉi estus tro simpla solvo.
kaj, manke de eblo komunikiĝi kun mortintoj, malebla.
Ĉu vi ne kredas je spiritismo??

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 8:34:38 alasiri

darkweasel:
kaj, manke de eblo komunikiĝi kun mortintoj, malebla.
Se la mortintoj povus komunikiĝi kun ni la afero estus finita kaj solvita.
Mi ripetas; kio estas la damnita konscienco?

robinast (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 9:00:45 alasiri

Solulo:
Jesuo diris; feliĉaj estas tiuj kiuj ne vidis kaj tamen kredis (Johano. 20.31.)
Pardonu min mia senhonto - sed mi ne povis rezisti fari unu aldonaĵo: "Kaj pli feliĉaj tiuj kiuj vidis, sed tamen kredis." okulumo.gif
Solulo:Kio estas KONSCIENCO? Bonvolu ekspliki. Jam Marx havis problemojn kun ĉi tia koncepto.
REDAKTAĴO: respondante mi erare celis CONSCION, ne CONSCIENCON...
Pro kio Marks ĉi tie? demando.gif Sed la demando mem estas ja bonega - multa da sciencistoj kaj filozofoj demandis kaj ankoraŭ demandas ĝin. Laŭ mia plej bona scio, la tute kontentiga respondo ne estas trovita. Tamen, oni povas diri kun certeco ke minimume homoj kaj homsimioj havas ĝin, verŝajne delfenoj kaj eble kelkaj aliaj vivuloj ankaŭ.
Solulo:Mi ripetas; kio estas la damnita konscienco?
Damnita konscieco? Kial DAMNITA?!

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 9:04:54 alasiri

Solulo:
AlfRoland:

Se mi vivos pli longe ol vi, bonvolu rakonti! sal.gif
Tio ĉi estus tro simpla solvo. La esenco de kredo estas kredi sen pruvoj. rideto.gif

Jesuo diris; feliĉaj estas tiuj kiuj ne vidis kaj tamen kredis (Johano. 20.31.)
Ĉu gravas je kio mi kredas? Ĉu certa kredo pli feliĉigas min ol alia kredo??

Ĉu mi feliĉiĝas se mi kredas je kristnaska viro?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 9:11:49 alasiri

Bv. forigi

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 9:38:09 alasiri

robinast:
Tamen, oni povas diri kun certeco ke minimume homoj kaj homsimioj havas ĝin, verŝajne delfenoj kaj eble kelkaj aliaj vivuloj ankaŭ.
!
rideto.gif Jes. Mi iam vidis unu delfenon ploranta ĉar li/ĝi perfidis ĝian "edzinon" kaj poste ege badaŭris ĉi tiun agon. La delfino havis riproĉoj de konscienco (rimorsoj).

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 10:06:15 alasiri

robinast:
Solulo:Mi ripetas; kio estas la damnita konscienco?
Damnita konscieco? Kial DAMNITA?!
Jes "damnita" ĉar ĝi ne permesas vivi laŭvole, kun plezuro. Mi do povis iri ĉi nokte dormi kun mia bela kaj juna najbarino ĉar mia edzino estas en malsanulejo. Damnita, aĉa konscienco. rideto.gif

flipe (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 10:10:15 alasiri

Pri la fido, vidinte aŭ ne vidinte.

Tepoto de Russel, legu vin ankaŭ en sia naskiĝlingvo.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 10:28:43 alasiri

flipe:Pri la fido, vidinte aŭ ne vidinte.

Tepoto de Russel, legu vin ankaŭ en sia naskiĝlingvo.
Legindaĵo. Mi konis ĉi tiun problemon. Dankon.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2011 11:58:10 alasiri

Solulo:Oni neniam povos alveni al iu konkreta konkludo.
Oni ja povas. Simple konsideru la faktojn, kaj la konkludo estos klara.

Sed eble vi intencis diri 'neniam mi volos alveni al iu konkreta konkludo'.

Solulo:La ununura aĵo je kio mi kredas estas, ke mia vivo malegalas la vivon de bovino aŭ hundo
Ĉu vivo de bovino ja egalas al vivo de hundo? Kiumaniere vi pensas ke via vivo malegalas?

Kurudi juu