Al la enhavo

Kiel religio aliigas homojn (se ĝi ajn aliigas)?

de robinast, 2011-aŭgusto-02

Mesaĝoj: 108

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-04 23:59:35

flipe:
Tepoto de Russel
Mi eble tradukus per 'tekruĉo'. Ĉu 'tepoto' estas uzata vorto?

3rdblade (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 00:27:17

flipe:
3rdblade:
flipe:...por mi religio estas opio.
Opio delicigas, kaj sekve mortigas. Sed religio estas la mala; ĝia delico sekvus morton. okulumo.gif
Tiu dependas kio ĉiu de ni komprenas pri morto kaj plezuro.
Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?

Pri religio, ĝiaj solenaĵoj ŝajnas iom senvervaj, formalaj, aŭsteraj... Ne kiel opio. Ĉu ne?

Mi pensas ke, S-ro Marx ne opiumis (multe). Laŭ mi, lia famkonata aforismo estas malpreciza.

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 02:45:02

miĥil:
flipe:
Tepoto de Russel
Mi eble tradukus per 'tekruĉo'. Ĉu 'tepoto' estas uzata vorto?
Mi uzis tion ĉar tiu estas uzita en artikolo, tekruĉo esta pli uzata sed tepoto ankaŭ ekzistas.

3rdblade:Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?
Mi pensas ke ĉiu homo uzas medikamento kiu lin necesitas.

3rdblade (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 03:08:35

flipe:
3rdblade:Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?
Mi pensas ke ĉiu homo uzas medikamento kiu lin necesitas.
Laŭ tio, kaj via ideo ke, 'religio estas opio', ĉu ĉiu homo 'uzas' religio laŭ-necese, ankaŭ? Ĉu iu 'necesas' iĝi dependulo de heroino? Ne, opio ne similas religio.

S-ro Marx ne diris pri medikamento. Ja opio povas iĝi morfeno. Sed S-ro Marx signifis ke 'ambaŭ opio kaj religio nubigas la menso, kaj donas feliĉigajn iluzojn.' Bona frazo, facile memoreble, sed tre malpreciza. Simpla skribaĵo de librema intelektulo kiu scias malmulte pri nek la spirita sopiro de la homaro, nek opio.

robinast (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 03:42:32

@solulo
Aĥ, kara amiko, mi tute miskomprenas vin ploro.gif ĉar respondante mi pensis pri CONSCIO, ne pri CONSCIENCO. Kia malatentema stultulo mi estas! rido.gif
Nun mi ne havas tempon por korekti mian eraron - sed mi revenos al la temon.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-05 06:07:09

flipe:Mi uzis tion ĉar tiu estas uzita en artikolo, tekruĉo esta pli uzata sed tepoto ankaŭ ekzistas.
Mi komprenis ke ne estas via kulpo, mi nur demandis ĉar interesis min. Fakte ŝajnas al mi ke temas pri rekta prunto el la angla. Anglalingvano kreis la paĝon, aliaj 'tepotoj' en vikipedio estas 'tekruĉoj', vortaroj diras 'tekruĉo'. Ne ŝajnas al mi ke 'tepoto' estas bone defendebla. Ke 'tepoto' ekzistas, ŝajnas al mi fuŝo. Vere ne necesas ke la sama afero havu du nomojn. Esperanto estas jam sufiĉe komplika, jam sufiĉe svarmas la sinonimoj.

Aldone Vikipedio mem ŝajnas opinii ke tepoto estas teujo (teskatolo). Ve...

Paulinho (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 20:19:20

Miĥil skribis: Ĉu vivo de bovino ja egalas al vivo de hundo? Kiumaniere vi pensas ke via vivo malegalas?
Unue: Permeson opinii.

Due: Ekzemple: La hundoj kaj la bovoj ne diras "Ĉu?". Kial la homo ne akceptas ke la argilo restas argilo kaj ĝin volas poton?

Paulinho (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 20:33:25

Honto al mi. Mi lernigas filozofion sed se sciis la "tekruĉon". Certe LERNU estas kulturo. Dankon....

PS: Filozofie tia rezonaĵo estas sensenca.

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-06 22:42:08

Paulinho: Due: Ekzemple: La hundoj kaj la bovoj ne diras "Ĉu?". Kial la homo ne akceptas ke la argilo restas argilo kaj ĝin volas poton?
Jes, homo estas homo, hundo estas hundo, bovo estas bovo. Ekzistas ecoj kiujn nur havas homoj, ekzistas aliaj ecoj kiujn havus hundo aŭ havus bovo. Eble la homa specio ŝance estas 'relative' speciala, kaj ekhavis iajn ecojn ne ofte akiritaj de aliaj specioj. Ŝajnas evidente ke ni atingis altan nivelon pri lingvo, mensogo kaj manipulo de la ĉirkaŭaĵo, sed neniuj el tiaj aferoj vere estas sen antaŭaj ekzemploj. Ĉiuokaze ni ja apenaŭ povus tion kaj ĝian gravon senantaŭjuĝe juĝi?

Krome, plejmulto de la homoj malofte diras 'ĉu?' kaj havas neniajn preferojn pri la stato de argilo. Ĉu tiaj homoj estas kiel bestoj?

Paulinho:Mi lernigas filozofion sed se sciis la "tekruĉon".
Do vi ne legis Dawkins. Tio efektive estas iom hontiga ridulo.gif

Paulinho:PS: Filozofie tia rezonaĵo estas sensenca.
Kial?

3rdblade (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-07 00:05:30

La 'tekruĉo de Russell' estas manka ideo, laŭ mi. Kial? Simple ĉar, 'tekruĉo' ja certe estis farita de homo. Tiel, memevidente la ideo de 'tekruĉo inter Tero kaj Marso' devenis de menso de homo. Sed, Dio (Jehovo) ne povas esti komparita je tekruĉo. Neniu vidis Jehovon, neniu estis vidinta Jehovon. Jes, homoj imagas Jehovon kiel 'saĝa, blank-barbita maljunulo'; certe tiu imagu devenis de la mensoj de homoj. Sed, homfarita objekto ne povas esti komparita je la kreanto de la homaro. Ili estas tro malsama.

Simple, la 'tekruĉo' metaforo ne taŭgas bone, kaj estas malsufiĉe por persvadi min.

Reen al la supro