Tin nhắn: 108
Nội dung: Esperanto
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 23:59:35 Ngày 04 tháng 8 năm 2011
flipe:Mi eble tradukus per 'tekruĉo'. Ĉu 'tepoto' estas uzata vorto?
Tepoto de Russel
3rdblade (Xem thông tin cá nhân) 00:27:17 Ngày 05 tháng 8 năm 2011
flipe:Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?3rdblade:Tiu dependas kio ĉiu de ni komprenas pri morto kaj plezuro.flipe:...por mi religio estas opio.Opio delicigas, kaj sekve mortigas. Sed religio estas la mala; ĝia delico sekvus morton.
Pri religio, ĝiaj solenaĵoj ŝajnas iom senvervaj, formalaj, aŭsteraj... Ne kiel opio. Ĉu ne?
Mi pensas ke, S-ro Marx ne opiumis (multe). Laŭ mi, lia famkonata aforismo estas malpreciza.
flipe (Xem thông tin cá nhân) 02:45:02 Ngày 05 tháng 8 năm 2011
miĥil:Mi uzis tion ĉar tiu estas uzita en artikolo, tekruĉo esta pli uzata sed tepoto ankaŭ ekzistas.flipe:Mi eble tradukus per 'tekruĉo'. Ĉu 'tepoto' estas uzata vorto?
Tepoto de Russel
3rdblade:Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?Mi pensas ke ĉiu homo uzas medikamento kiu lin necesitas.
3rdblade (Xem thông tin cá nhân) 03:08:35 Ngày 05 tháng 8 năm 2011
flipe:Laŭ tio, kaj via ideo ke, 'religio estas opio', ĉu ĉiu homo 'uzas' religio laŭ-necese, ankaŭ? Ĉu iu 'necesas' iĝi dependulo de heroino? Ne, opio ne similas religio.3rdblade:Ĉu vi ne konsentas ke, opio estas populara ĉar si povas 'feliĉigi' la malfeliĉajn? Ke, la homoj opiumas ĉar ili ofte deziras eskapi la malfeliĉecon de siaj vivoj?Mi pensas ke ĉiu homo uzas medikamento kiu lin necesitas.
S-ro Marx ne diris pri medikamento. Ja opio povas iĝi morfeno. Sed S-ro Marx signifis ke 'ambaŭ opio kaj religio nubigas la menso, kaj donas feliĉigajn iluzojn.' Bona frazo, facile memoreble, sed tre malpreciza. Simpla skribaĵo de librema intelektulo kiu scias malmulte pri nek la spirita sopiro de la homaro, nek opio.
robinast (Xem thông tin cá nhân) 03:42:32 Ngày 05 tháng 8 năm 2011
Aĥ, kara amiko, mi tute miskomprenas vin
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Nun mi ne havas tempon por korekti mian eraron - sed mi revenos al la temon.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 06:07:09 Ngày 05 tháng 8 năm 2011
flipe:Mi uzis tion ĉar tiu estas uzita en artikolo, tekruĉo esta pli uzata sed tepoto ankaŭ ekzistas.Mi komprenis ke ne estas via kulpo, mi nur demandis ĉar interesis min. Fakte ŝajnas al mi ke temas pri rekta prunto el la angla. Anglalingvano kreis la paĝon, aliaj 'tepotoj' en vikipedio estas 'tekruĉoj', vortaroj diras 'tekruĉo'. Ne ŝajnas al mi ke 'tepoto' estas bone defendebla. Ke 'tepoto' ekzistas, ŝajnas al mi fuŝo. Vere ne necesas ke la sama afero havu du nomojn. Esperanto estas jam sufiĉe komplika, jam sufiĉe svarmas la sinonimoj.
Aldone Vikipedio mem ŝajnas opinii ke tepoto estas teujo (teskatolo). Ve...
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 20:19:20 Ngày 06 tháng 8 năm 2011
Miĥil skribis: Ĉu vivo de bovino ja egalas al vivo de hundo? Kiumaniere vi pensas ke via vivo malegalas?Unue: Permeson opinii.
Due: Ekzemple: La hundoj kaj la bovoj ne diras "Ĉu?". Kial la homo ne akceptas ke la argilo restas argilo kaj ĝin volas poton?
Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 20:33:25 Ngày 06 tháng 8 năm 2011
PS: Filozofie tia rezonaĵo estas sensenca.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 22:42:08 Ngày 06 tháng 8 năm 2011
Paulinho: Due: Ekzemple: La hundoj kaj la bovoj ne diras "Ĉu?". Kial la homo ne akceptas ke la argilo restas argilo kaj ĝin volas poton?Jes, homo estas homo, hundo estas hundo, bovo estas bovo. Ekzistas ecoj kiujn nur havas homoj, ekzistas aliaj ecoj kiujn havus hundo aŭ havus bovo. Eble la homa specio ŝance estas 'relative' speciala, kaj ekhavis iajn ecojn ne ofte akiritaj de aliaj specioj. Ŝajnas evidente ke ni atingis altan nivelon pri lingvo, mensogo kaj manipulo de la ĉirkaŭaĵo, sed neniuj el tiaj aferoj vere estas sen antaŭaj ekzemploj. Ĉiuokaze ni ja apenaŭ povus tion kaj ĝian gravon senantaŭjuĝe juĝi?
Krome, plejmulto de la homoj malofte diras 'ĉu?' kaj havas neniajn preferojn pri la stato de argilo. Ĉu tiaj homoj estas kiel bestoj?
Paulinho:Mi lernigas filozofion sed se sciis la "tekruĉon".Do vi ne legis Dawkins. Tio efektive estas iom hontiga
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Paulinho:PS: Filozofie tia rezonaĵo estas sensenca.Kial?
3rdblade (Xem thông tin cá nhân) 00:05:30 Ngày 07 tháng 8 năm 2011
Simple, la 'tekruĉo' metaforo ne taŭgas bone, kaj estas malsufiĉe por persvadi min.