Sadržaj

Pri unu malfacilaĵo en Esperanto.

od Solulo, 10. kolovoza 2011.

Poruke: 17

Jezik: Esperanto

Solulo (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 14:12:07

Nia lingvo bone funkcias kaj havas grandan esprimpovon, sed...
Kiam iu telefonas al mi kaj diras en pola lingvo; :ĉu mi povas paroli al s-ro Solulo?", mi respondas laŭ nia lingva kutimo; "Mi aŭskulas" aŭ, plej rare "(Mi estas) ĉe telefono".
Angle; "May I talk to Mr S., please?
"Speaking."

Hispane: "Puedo hablar con Sr S. ?
"Si, digame."

Kiel do mi devas respondi en EO?
Kiaj estas la normoj de tia lingva konduto?

Italo elirante el la vendejo dirus al ĝia prioprietulo "Buen giorno", ... - stultaĵo en la pola ĉar nia dzień dobry = bonan tagon, limigas sin nur al salutoj.

Kaj en esperanto?

Bonvolu komenti.

darkweasel (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 15:13:28

Solulo:Nia lingvo bone funkcias kaj havas grandan esprimpovon, sed...
Kiam iu telefonas al mi kaj diras en pola lingvo; :ĉu mi povas paroli al s-ro Solulo?", mi respondas laŭ nia lingva kutimo; "Mi aŭskulas" aŭ, plej rare "(Mi estas) ĉe telefono".
Angle; "May I talk to Mr S., please?
"Speaking."

Hispane: "Puedo hablar con Sr S. ?
"Si, digame."

Kiel do mi devas respondi en EO?
Kiaj estas la normoj de tia lingva konduto?
mi dirus "jes, tio estas mi". sen idiotismoj, tute klare kompreneble por ĉiu.

Solulo (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 15:51:35

darkweasel:
mi dirus "jes, tio estas mi". sen idiotismoj, tute klare kompreneble por ĉiu.
Jes, kompreneble. Al mi tio sonas logike kaj iom france: c'est moi.

Kaj; Thank you. - You are welcome.
Dankon. Nedankinde (?)

Sed; pri ternado?
angle; bless you.
hispane; Jesus.
pole; je sano.
esperante; ....???

Kirilo81 (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 16:07:57

Solulo:
Sed; pri ternado?
angle; bless you.
hispane; Jesus.
pole; je sano.
esperante; ....???
Ĉu vi kontraŭus "sanon!"?

Solulo (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 16:15:24

Kirilo81:
Solulo:
Sed; pri ternado?
angle; bless you.
hispane; Jesus.
pole; je sano.
esperante; ....???
Ĉu vi kontraŭus "sanon!"?
Kial ne? Zamenhof aprobus. Li ja parolis pole. rideto.gif

darkweasel (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 16:18:42

Solulo:
Kirilo81:
Solulo:
Sed; pri ternado?
angle; bless you.
hispane; Jesus.
pole; je sano.
esperante; ....???
Ĉu vi kontraŭus "sanon!"?
Kial ne? Zamenhof aprobus. Li ja parolis pole. rideto.gif
kaj germane

Solulo (Prikaz profila) 10. kolovoza 2011. 16:40:57

darkweasel:
kaj germane
Do... Gesundheit! rideto.gif .

Ho Dio! Kiel mi ŝatas ĉi tiun "fluidaĵon"!
(Je pli maljuna mi estas des pli mi ŝatas ĝin)
Sanon! rideto.gif

zan (Prikaz profila) 11. kolovoza 2011. 01:57:07

Solulo:Sed; pri ternado?
angle; bless you.
hispane; Jesus.
pole; je sano.
esperante; ....???
Pardonu, ke mi skribos pri "egzotika" lingvo, kiun vi malŝatas. rideto.gif

En japanio ne troviĝas fiksa esprimo pri ternado. Oni ofte nenion diras. Se necesas, oni diras ion; treninto:"pardonon", alia:"大丈夫?"("ĉu en ordo?"-mi ne certas pri la traduko), "ĉu malvarme?", "ĉu polenozo?" ....alie "iu aliloke nun parolas pri vi".
Kiam ni havas fiksan esprimon en alia situacio, alilingvanoj ne havas la samon aŭ eĉ nek similajn.

Kirilo81 (Prikaz profila) 11. kolovoza 2011. 08:43:11

zan:
En japanio ne troviĝas fiksa esprimo pri ternado. Oni ofte nenion diras. Se necesas, oni diras ion; treninto:"pardonon", alia:"大丈夫?"("ĉu en ordo?"-mi ne certas pri la traduko), "ĉu malvarme?", "ĉu polenozo?" ....alie "iu aliloke nun parolas pri vi".
Interese, en Germanujo oni diris "Iu nun pensas pri vi", kiam persono singultadas.

yugary (Prikaz profila) 11. kolovoza 2011. 10:37:11

Ĉu vi iam aŭdis ĉi tiun ŝercon? Iu usonano kampara dum longa tempo ŝparis sian monon por ke li povu fari sian ĉiam revadatan vojaĝon en Eŭropo. Post kelkaj jaroj li havis sufiĉan monon kaj ekvojaĝis tra la mirindaj landoj de Eŭropo, sed vojaĝante sola kaj konante neniun lingvon krom tiu de sia hejmlando, li ĉiam sentis mankon de iu kun kiu li povus babiladi pri la belaj vidaĵoj kiujn li estis tiel ĝuanta. Post du semajnoj, li trovis sin en Germanujo, veturante per vagonaro. Pro subita venteto malvarma, li ternis, kaj la vojaĝanto kiu sidis tuj antaŭ lin diris, "Gesundheit!" La usonano ĝoje ekkriis, "Finfine! Iu kiu parolas la anglan!"

Natrag na vrh