Contenido

Lingvo ne estas algebro.

de Solulo, 19 de agosto de 2011

Aportes: 41

Idioma: Esperanto

manu_fr (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 09:02:15

zan: En algebro tio ne okazas.
Ne tute vera.

Ekzistas pluraj manieroj por demonstri matematike ion, plej ofte. Aŭ eble miskomprenis vian respondon ?

Alia rimarko : oni ofte diras, ke Matematiko ankaŭ estas lingvo (... kompreneble internacia).

dobri (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 09:44:09

Tio, ke reguleco de Esperanto estas la sama kiel algebro estas granda avantaĝo, neniam tedo. Ĝi ebligas pli facilan lernadon de la lingvo.
Dum ĵus finita UK mi multe parolis kun eksterlandanoj kaj neniam la lingvo tedis min.

sudanglo (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 12:48:40

Solulo, se vi amiko vere konus Esperanton teorie (se li komprenus la teorion de la strukturo de Esperanto) li bone komprenus kial oni uzas unusolajn morfemojn por signali la gramatikajn funkciojn kaj ne pletoron da diversaj rimedoj.

En naturaj lingvoj abundas neregulaĵoj. Do ne estas surprize ke ĝuste tiuj kiuj okupas sin pri naturaj lingvoj devas havi la temperamenton kiu permesas al ili sorĉiĝi de la tiaj neregulaĵoj.

Alikaze, ili estus konstante iritataj de la sensistemaj nelogikaĵoj de siaj preferataj studobjekoj.

Mi havas tre malaltan opinion de 'lingvistoj' koncerne Esperanton.

Kaj ne helpas la refreno de la Esperantistoj ke Esperanto estas lingvo kiel aliaj lingvoj.

Tio necese estas malvera. Kaj tute ne havas sencon voli ke Esperanto havu ĝuste la trajtojn de natura lingvo.

Solulo (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 19:50:38

Karaj gesamideanoj,
kion mi diru? Mi simple diras; dankon pro la interesa diskuto.

Sed mi komprenas mian amikon. Li estas polonisto, do kio estas bela por li estas tio:

Fono, en pola lingvo estas "tło"....kaj;

Nom. plur. tła
gen. teł
dat. tłom
acc. tła
instr. tłami
loc. tłach
voc. tła!

Same; spiro = dech.

Nom sing - dech
gen sing - tchu!!!
instr. - tchem ktp.

Ooo! Tio estas beleco!
rideto.gif

manu_fr (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 20:02:11

Solulo
:
...
Same; spiro = dech.

Nom sing - dech
gen sing - tchu!!!
instr. - tchem ktp.

Ooo! Tio estas beleco!
rideto.gif
rideto.gif rideto.gif
Do finfine prave ekzistas pli malbelsona lingvo ol esperanto...rido.gif
mi iom hontas konfesi, ke ja de ĉiam malŝatis polan pro tio ... ploro.gif

Solulo (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 20:19:09

manu_fr:

rideto.gif rideto.gif
Do finfine prave ekzistas pli malbelsona lingvo ol esperanto...rido.gif
mi iom hontas konfesi, ke ja de ĉiam malŝatis polan pro tio ... ploro.gif
rideto.gif Do mi devas konfesi, ke mi ĉiam malŝatis francan pro la neebleco de fonetike distingi inter il parle kaj ils parlent... kaj la monotona akcento je la lasta silabo. Brrrr..
rideto.gif rideto.gif rideto.gif

manu_fr (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 20:30:05

Solulo:

rideto.gif Do mi devas konfesi, ke mi ĉiam malŝatis francan pro la neebleco de fonetike distingi inter il parle kaj ils parlent... kaj la monotona akcento je la lasta silabo. Brrrr..
rideto.gif rideto.gif rideto.gif
Prave : teruras francojn mem ! okulumo.gif

Solulo (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 21:08:12

manu_fr:

Prave : teruras francojn mem ! okulumo.gif
La kvar konjugacioj (kun esceptoj) kaj la kvin deklinacioj (kun esceptojn) ne teruras ni poloj ni rusoj. rideto.gif

frafor (Mostrar perfil) 20 de agosto de 2011 21:41:12

La plej granda problemo kontraŭ klara kompreno inter homoj estas precize ke la lingvoj ne estas tiel ekzaktaj kiel la algebro. Esperanto helpas pensi klare. Hodiaŭ la homaro vere bezonas efektivan ilon por plibonigi komunikadon inter parolantuloj. La lingvo de Zamenhoff estas eble la plej proksima ilo al la perfekteco kiun povus esti uzita de homoj. Estas tute malfacile por mi trovi iun valoron je neklara lingvo. Ĉu sanulo vere diris ke la homaro bezonas neklarajn lingvojn? Ĉu sana persono povus seriozeme jesi ke neklara lingvo estas tion kion la homaro bezonas por plibonigi kvaliton de komprenado inter geuloj? "Ĉiu cerbo mondo estas". Bonvolu, helpi disvastigi komprenecon inter homoj!

Koracio (Mostrar perfil) 31 de agosto de 2011 10:59:42

La lingvo ne estas algebra strukturo; la lingvo havas lingvan logikon, ne matematikan, kaj matematiko havas matematikan logikon. Tiuj logikoj ne estas samaj.

Volver arriba