Lingvo ne estas algebro.
ya Solulo, 19 Agosti 2011
Ujumbe: 41
Lugha: Esperanto
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 9:02:15 asubuhi
zan: En algebro tio ne okazas.Ne tute vera.
Ekzistas pluraj manieroj por demonstri matematike ion, plej ofte. Aŭ eble miskomprenis vian respondon ?
Alia rimarko : oni ofte diras, ke Matematiko ankaŭ estas lingvo (... kompreneble internacia).
dobri (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 9:44:09 asubuhi
Dum ĵus finita UK mi multe parolis kun eksterlandanoj kaj neniam la lingvo tedis min.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 12:48:40 alasiri
En naturaj lingvoj abundas neregulaĵoj. Do ne estas surprize ke ĝuste tiuj kiuj okupas sin pri naturaj lingvoj devas havi la temperamenton kiu permesas al ili sorĉiĝi de la tiaj neregulaĵoj.
Alikaze, ili estus konstante iritataj de la sensistemaj nelogikaĵoj de siaj preferataj studobjekoj.
Mi havas tre malaltan opinion de 'lingvistoj' koncerne Esperanton.
Kaj ne helpas la refreno de la Esperantistoj ke Esperanto estas lingvo kiel aliaj lingvoj.
Tio necese estas malvera. Kaj tute ne havas sencon voli ke Esperanto havu ĝuste la trajtojn de natura lingvo.
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 7:50:38 alasiri
kion mi diru? Mi simple diras; dankon pro la interesa diskuto.
Sed mi komprenas mian amikon. Li estas polonisto, do kio estas bela por li estas tio:
Fono, en pola lingvo estas "tło"....kaj;
Nom. plur. tła
gen. teł
dat. tłom
acc. tła
instr. tłami
loc. tłach
voc. tła!
Same; spiro = dech.
Nom sing - dech
gen sing - tchu!!!
instr. - tchem ktp.
Ooo! Tio estas beleco!
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:02:11 alasiri
Solulo
:...
Same; spiro = dech.
Nom sing - dech
gen sing - tchu!!!
instr. - tchem ktp.
Ooo! Tio estas beleco!
Do finfine prave ekzistas pli malbelsona lingvo ol esperanto...
mi iom hontas konfesi, ke ja de ĉiam malŝatis polan pro tio ...
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:19:09 alasiri
manu_fr:Do mi devas konfesi, ke mi ĉiam malŝatis francan pro la neebleco de fonetike distingi inter il parle kaj ils parlent... kaj la monotona akcento je la lasta silabo. Brrrr..
Do finfine prave ekzistas pli malbelsona lingvo ol esperanto...
mi iom hontas konfesi, ke ja de ĉiam malŝatis polan pro tio ...
manu_fr (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 8:30:05 alasiri
Solulo:Prave : teruras francojn mem !
Do mi devas konfesi, ke mi ĉiam malŝatis francan pro la neebleco de fonetike distingi inter il parle kaj ils parlent... kaj la monotona akcento je la lasta silabo. Brrrr..
Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 9:08:12 alasiri
manu_fr:La kvar konjugacioj (kun esceptoj) kaj la kvin deklinacioj (kun esceptojn) ne teruras ni poloj ni rusoj.
Prave : teruras francojn mem !
frafor (Wasifu wa mtumiaji) 20 Agosti 2011 9:41:12 alasiri
Koracio (Wasifu wa mtumiaji) 31 Agosti 2011 10:59:42 asubuhi