Lingvo ne estas algebro.
fra Solulo,2011 8 19
Meldinger: 41
Språk: Esperanto
Solulo (Å vise profilen) 2011 8 19 21:53:03
Li malakceptas la kvazaŭ algebran regulecon de EO.
Nu, la kreinto de Eo ne povus elpensadi esceptojn.
Tamen, ŝajnas al mi, ke tia "reguleco kaj kvazaŭ matematika sitemo de EO" povas iĝi ian problemon al potencialaj partianoj de la lingvo.
Kio vi pensas pri tio?
maratonisto (Å vise profilen) 2011 8 19 22:15:47
La vidpunkto de Via amiko estas stranga, iom "mazoĥista".
Fou (Å vise profilen) 2011 8 20 00:46:50
Mi pensas, ke se ĝi volas esti internacian lingvon, ĝi bezonas esti facilan por ĉiuj povas lerni ĝin.
mihxil (Å vise profilen) 2011 8 20 01:39:49
Solulo:Unu el miaj amikoj lingvistoj (kiu, parenteze konas Eon teorie)diris al mi, ke EO na plaĉas al li pro ĝia reguleco, kvazaŭ matematika precizeco.Tio implicas ke matematiko ne estus bela. Jam tiun premison mi malakceptas. Kaj krome ni do rimarkigu ke efektive tiu kono pri Esperanto estas precipe teoria, ĉar timeblas ke Eo ne estas tiom reguleca.
Sahaquiel (Å vise profilen) 2011 8 20 01:48:41
sed, por lingvo internacia, fleksebla kaj facila lernebla, oni bezonas regulecojn
RiotNrrd (Å vise profilen) 2011 8 20 03:53:12
Mi pensis tiel, antaŭ mi lernis ĝin. Ĉu ĉiuj substantivoj finiĝas kun -o? Ĉu ĉiuj? Tiu devas fari frazojn tre tedaj! Sed, kompreneble, mi lernis Esperanton, kaj trovis kaj ke, jes, ĉiuj substantivoj finiĝas kun -o, kaj ke tiu fakto ne estas la antaŭvidinta problemo.
Se oni ne uzas Esperanton, oni ne posedas sufiĉan informon por priesperanta opinifarado.
manu_fr (Å vise profilen) 2011 8 20 05:38:41
Konsideri Esperanton kiel ilo de internacia komunikado ne estas problemo por mi, exc se ĝi ne estas belsona. Ne gravas.
Malgraŭ videbla facileco ĝi restas lingvon en plena senso de la vorto, kaj kiel ĉiuj lingvoj, malfacila al akiri.
patrik (Å vise profilen) 2011 8 20 06:15:33
Legu la eseon en tiu ĉi libro, "La Deka Logo", je la paĝoj 144 - 163.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Miland (Å vise profilen) 2011 8 20 08:18:33
Solulo:Unu el miaj amikoj lingvistoj (kiu, parenteze konas Eon teorie)diris al mi.."Lingvo bezonas esceptoj, formoj neuzataj, uzataj en alia senco, arkaikaj, kurantaj,ktp".Evidente -vidu, kiel li preterpasas la akuzativon!
Li malakceptas la kvazaŭ algebran regulecon de EO.
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
zan (Å vise profilen) 2011 8 20 08:56:40
Cetere en Esperanto oni povas esprimi sian penson per diversaj manieroj laŭ la gepatra lingvo de parolantoj. En algebro tio ne okazas.