Contenido

Relativeco de la moralo.

de Solulo, 27 de agosto de 2011

Aportes: 133

Idioma: Esperanto

robinast (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 06:27:56

miĥil:
Solulo:
miĥil: Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo?
Tielsame kiel malbonodora furzo povas egzisti sen la pugo kiu furzis.
Ni konstatu ke mankas serioza respondo. Mi pensas ke estas tempo konkludi ke tia respondo ne ekzistas kaj ke probable do la mondbildo de Solulo simple ne estas kohera entute.
Mnjah, ŝajnas al mi ankaŭ... Bedaŭrinde, kompreneble.

novatago (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 08:15:29

Solulo:
novatago:
Mi klarigas, ke esti kristano ne estas same al esti katolika
Bonvolu klarigi, pli detale, kun ekzemploj...
Por esti kristano nur bezonas sekvi la instruojn de Jesuo. Mi ne povas diri ĉu Jesuo ekzistis, sed tio ne estas grava. Tio, kio gravas, estas lia mesaĝo; sen igi ĝin dogmon. Laŭ mi, Jesuo ne estus katolika nuntempe, nek iam antaŭe.

Katolikismo multe dependas de la malnova testamento; kiu fakte nur devus utili por vidigi (laŭ katolikaj ideoj) la ŝanĝon de la rilato inter homoj kaj Dio. Fine, katolikismo uzis ĝin por timigi katolikojn.

Ĝis, Novatago.

zongwen (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 09:44:47

John povus vivi en seksabstino kaj fariĝi sanktulo.

Mi etikedas sin Budhisma monaĥo. Sed mi eble klarigas science.

Niaj vivoj estas eksperimentoj. Kondiĉoj estas nia kondutoj, lingvoj kaj pensoj. Bone aŭ malbone ni havos niajn memrezultojn kiam ni mortos ĉiu foje. Ni povas faradi eksperimentoj denove ĝis ni akiros idealan rezulton. Ni povus Budhiĝi se ni faras niajn eksperimentojn ĝuste.
Sidarto Gotamo pruvis la supozon por ni.

Vivo estas malfacila por ĉiuj eĉ por Budho. Lia kuzo atakis lin tra lia plejmulta vivo. Sed li akceptis la atakon kaj neniam kontraŭbatalis. Li vivis en seksabstino dekiam li estis nur 30 jaroj kaj li ne mortis de ĝi. Li faris lia eksperimento ĝuste.

Tentoj ĉiam preventas nin akiri idealan rezulton. Kaj ni devas pagi pli granda prezo por ili. Ni ofte ŝatas elekti facilan vojon. Sed eble ni facile pruvos malbonan supozon, kiu estas ke ni devus lerni alfronti pli seriozan malfeliĉon.

Fine ni povas facile ĵeti sin al malsata tigrino melkante tigridojn. Tiam, ni povos trovi vivo ne havos finon. Alia vivo estos pli amuza kiel ludo.

mihxil (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 09:50:06

robinast:Mnjah, ŝajnas al mi ankaŭ... Bedaŭrinde, kompreneble.
Jes, ankaŭ mi bedaŭras. Kvankam mi jam ne plu atendis ion alian, ĉar li jam antaŭe diris ne kredi ke interkompreno eblas, mi tamen imagis ke ia rebato al miaj demandoj estintus ebla. Plej verŝajne oni devus dubigi mian implicon ke individueco estas pure cerba. Aŭ simile, estas ja iom vane diveni la pensojn de silentulo.

mihxil (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 09:58:54

zongwen: Tiam, ni povos trovi vivo ne havos finon. Alia vivo estos pli amuza kiel ludo.
Ŝajne ankaŭ vi kredas ke ekzistas ia 'alia vivo'.

Do eble vi pretas respondi mian demandon? Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo. Notu ekz. ke lezo al la cerbo ne malofte ankaŭ kaŭzas ŝanĝon de la personeco. Kiel eblas ke tiu personeco iel konserviĝus kiam la cerbo mem pereas?

novatago (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 11:52:47

miĥil:Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo.
Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.

miĥil:Kiel eblas ke tiu personeco iel konserviĝus kiam la cerbo mem pereas?
Ankaŭ ŝanĝas personecon sperto(j) de la vivo, kaj aliaj korpaj lezoj povas ŝanĝi personecon.

Al mi ne multe gravas ĉu ekzistas vivo post ĉi tiu vivo. Nu, eble mi estus pli trankvila se mi sendube scius ke ne ekzitas io pli, ne pro miaj eblaj "malbonaj" agoj sed ĉar nuntempe neniu povas garantii ke la venonta vivo estos agrabla.

Ĝis, Novatago.

szalZITA (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 12:29:00

Mi bedaŭras, ke mi ne havas pli da tempo sekvi ĉi fadenon kaj pli grave: respondi al demandoj laŭ mia opinio. (ankaŭ mi jam promesis, ke ne plu mi aldonos ion ajn...eĉ se ŝanĝi opinion ne estas malhoma, do mi senhezite tion farus). Plaĉas al mi ĉi diskuto. Mi komprenas ĝin...ja mi travivis mian ateismon ridulo.gif kaj nun mi vivas kiel kristanino - katolikino. Mi dum 5 jaroj studis teologion, do eble mi ion eĉ komprenas pli fake. Mi diru, nun mi estas pli libera, pli feliĉa kaj eĉ se mi estas katolikino, neniu min timigis per malnova testamento ridego.gif. Kaj nur unu aldonon mi volas ligi ĉi tien: Homo kuŝanta en doloro proksime al morto ie en malsanulejo ne plu estas ateisto. Observu tion, karaj.

mihxil (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 13:28:51

novatago:
miĥil:Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo.
Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.
Nu, la malo eĉ ne ŝajnas, do provizore mi supozas ke ĝi estas akurata.

szalZITA:Homo kuŝanta en doloro proksime al morto ie en malsanulejo ne plu estas ateisto.
Eĉ se tio estus ĝenerale vera, kion mi forte dubas, mi ne vidas la koncernon. Kial homo en doloro kaj timo havus pli bonan percepton je la realo?

szalZITA (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 16:45:39

Eĉ se tio estus ĝenerale vera, kion mi forte dubas, mi ne vidas la koncernon. Kial homo en doloro kaj timo havus pli bonan percepton je la realo?
Simple tiam homo "komencas kredi", ke li/ŝi vere mortos. Ni ĉiam scias pri tio, ke ni mortos....sed vere neniam ni "volas" tion ekkredi, aŭ almenaŭ okupiĝi iel pri tio. Tamen, homo kredanta je Dio - havanta rilaton kun Dio okupiĝas pri morto. Mi ekzemple jes. Do, kaj simple homo proksime al morto certe perdas sian fieran memfidon kaj komencas "vidi" realon ne nur pere de cerbo, sed ankaŭ pere de animo kaj koro. Pli "science" mi tion de diros.
rido.gif

rusto (Mostrar perfil) 4 de septiembre de 2011 17:21:44

novatago:Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.
Ne. Ke la personeco estas senduobla kaj originas en la cerbo scis longa. Ekzemple, Phineas Gage de la dek-naŭa jarcento. Lia akcidento ekas nian modernas scion de personeco kaj la cerbo. Diru, se la personeco estas ne rezulto de la cerb, kiel funkcas lobotomon? Ĉu estas sorĉo?

Fakte, personeco estas la cerbo kaj ĝia kemialja kaj elektra situaticio. Amo estas oxytocin(Okcitosino?) timo estas stimula de la migdala nukleo, ktp.

Volver arriba