Relativeco de la moralo.
от Solulo, 27 августа 2011 г.
Сообщений: 133
Язык: Esperanto
robinast (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 6:27:56
miĥil:Mnjah, ŝajnas al mi ankaŭ... Bedaŭrinde, kompreneble.Solulo:Ni konstatu ke mankas serioza respondo. Mi pensas ke estas tempo konkludi ke tia respondo ne ekzistas kaj ke probable do la mondbildo de Solulo simple ne estas kohera entute.miĥil: Kiel cerba individueco povas pluekzisti sen tiu cerbo?Tielsame kiel malbonodora furzo povas egzisti sen la pugo kiu furzis.
novatago (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 8:15:29
Solulo:Por esti kristano nur bezonas sekvi la instruojn de Jesuo. Mi ne povas diri ĉu Jesuo ekzistis, sed tio ne estas grava. Tio, kio gravas, estas lia mesaĝo; sen igi ĝin dogmon. Laŭ mi, Jesuo ne estus katolika nuntempe, nek iam antaŭe.novatago:Bonvolu klarigi, pli detale, kun ekzemploj...
Mi klarigas, ke esti kristano ne estas same al esti katolika
Katolikismo multe dependas de la malnova testamento; kiu fakte nur devus utili por vidigi (laŭ katolikaj ideoj) la ŝanĝon de la rilato inter homoj kaj Dio. Fine, katolikismo uzis ĝin por timigi katolikojn.
Ĝis, Novatago.
zongwen (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 9:44:47
Mi etikedas sin Budhisma monaĥo. Sed mi eble klarigas science.
Niaj vivoj estas eksperimentoj. Kondiĉoj estas nia kondutoj, lingvoj kaj pensoj. Bone aŭ malbone ni havos niajn memrezultojn kiam ni mortos ĉiu foje. Ni povas faradi eksperimentoj denove ĝis ni akiros idealan rezulton. Ni povus Budhiĝi se ni faras niajn eksperimentojn ĝuste.
Sidarto Gotamo pruvis la supozon por ni.
Vivo estas malfacila por ĉiuj eĉ por Budho. Lia kuzo atakis lin tra lia plejmulta vivo. Sed li akceptis la atakon kaj neniam kontraŭbatalis. Li vivis en seksabstino dekiam li estis nur 30 jaroj kaj li ne mortis de ĝi. Li faris lia eksperimento ĝuste.
Tentoj ĉiam preventas nin akiri idealan rezulton. Kaj ni devas pagi pli granda prezo por ili. Ni ofte ŝatas elekti facilan vojon. Sed eble ni facile pruvos malbonan supozon, kiu estas ke ni devus lerni alfronti pli seriozan malfeliĉon.
Fine ni povas facile ĵeti sin al malsata tigrino melkante tigridojn. Tiam, ni povos trovi vivo ne havos finon. Alia vivo estos pli amuza kiel ludo.
mihxil (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 9:50:06
robinast:Mnjah, ŝajnas al mi ankaŭ... Bedaŭrinde, kompreneble.Jes, ankaŭ mi bedaŭras. Kvankam mi jam ne plu atendis ion alian, ĉar li jam antaŭe diris ne kredi ke interkompreno eblas, mi tamen imagis ke ia rebato al miaj demandoj estintus ebla. Plej verŝajne oni devus dubigi mian implicon ke individueco estas pure cerba. Aŭ simile, estas ja iom vane diveni la pensojn de silentulo.
mihxil (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 9:58:54
zongwen: Tiam, ni povos trovi vivo ne havos finon. Alia vivo estos pli amuza kiel ludo.Ŝajne ankaŭ vi kredas ke ekzistas ia 'alia vivo'.
Do eble vi pretas respondi mian demandon? Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo. Notu ekz. ke lezo al la cerbo ne malofte ankaŭ kaŭzas ŝanĝon de la personeco. Kiel eblas ke tiu personeco iel konserviĝus kiam la cerbo mem pereas?
novatago (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 11:52:47
miĥil:Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo.Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.
miĥil:Kiel eblas ke tiu personeco iel konserviĝus kiam la cerbo mem pereas?Ankaŭ ŝanĝas personecon sperto(j) de la vivo, kaj aliaj korpaj lezoj povas ŝanĝi personecon.
Al mi ne multe gravas ĉu ekzistas vivo post ĉi tiu vivo. Nu, eble mi estus pli trankvila se mi sendube scius ke ne ekzitas io pli, ne pro miaj eblaj "malbonaj" agoj sed ĉar nuntempe neniu povas garantii ke la venonta vivo estos agrabla.
Ĝis, Novatago.
szalZITA (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 12:29:00
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
mihxil (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 13:28:51
novatago:Nu, la malo eĉ ne ŝajnas, do provizore mi supozas ke ĝi estas akurata.miĥil:Ŝajnas esti klare ke nia personeco, nia individueco, originas en la cerbo.Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.
szalZITA:Homo kuŝanta en doloro proksime al morto ie en malsanulejo ne plu estas ateisto.Eĉ se tio estus ĝenerale vera, kion mi forte dubas, mi ne vidas la koncernon. Kial homo en doloro kaj timo havus pli bonan percepton je la realo?
szalZITA (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 16:45:39
Eĉ se tio estus ĝenerale vera, kion mi forte dubas, mi ne vidas la koncernon. Kial homo en doloro kaj timo havus pli bonan percepton je la realo?Simple tiam homo "komencas kredi", ke li/ŝi vere mortos. Ni ĉiam scias pri tio, ke ni mortos....sed vere neniam ni "volas" tion ekkredi, aŭ almenaŭ okupiĝi iel pri tio. Tamen, homo kredanta je Dio - havanta rilaton kun Dio okupiĝas pri morto. Mi ekzemple jes. Do, kaj simple homo proksime al morto certe perdas sian fieran memfidon kaj komencas "vidi" realon ne nur pere de cerbo, sed ankaŭ pere de animo kaj koro. Pli "science" mi tion de diros.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
rusto (Показать профиль) 4 сентября 2011 г., 17:21:44
novatago:Tio, ankoraŭ estas ŝajno, ne pruvita fakto.Ne. Ke la personeco estas senduobla kaj originas en la cerbo scis longa. Ekzemple, Phineas Gage de la dek-naŭa jarcento. Lia akcidento ekas nian modernas scion de personeco kaj la cerbo. Diru, se la personeco estas ne rezulto de la cerb, kiel funkcas lobotomon? Ĉu estas sorĉo?
Fakte, personeco estas la cerbo kaj ĝia kemialja kaj elektra situaticio. Amo estas oxytocin(Okcitosino?) timo estas stimula de la migdala nukleo, ktp.