Skip to the content

Ĉu internacia lingvo instigas nur pacon kaj toleremon inter homoj ?

by manu_fr, August 28, 2011

Messages: 15

Language: Esperanto

darkweasel (User's profile) August 28, 2011, 5:39:24 PM

milek:
Kiel laŭ vi lernado de ia lingvo povus inokuli samajn vidpunktojn en ĉiaj gelernantoj? Bedaŭrinde, via espero estas malprofunda espero.
Ĉu mi ie ajn diris tion? demando.gif demando.gif senkulpa.gif

Paulinho (User's profile) August 28, 2011, 8:58:27 PM

Nature, mi kredas ke EO estas mirinda ilo. Sed la la uzo de kia ajn ilo dependas de la uzanto.

Kiam mi skribas en tia forumo mi neniam volas venki kaj ne mem kon - vinki. Sed mi jam fojfoje ŝanĝis mian sintenon post legi kunlaboron de aliaj kamaradoj...

RiotNrrd (User's profile) August 28, 2011, 9:35:21 PM

Nenia lingvo sole povas krei pacon. Kun komunikado, homoj ĉiam havas almenaŭ ŝancon de paco. Sen komunikado, tamen, neniam.

Esperanto donas facilan metodon pligrandi la ŝancon de paco per komunikado inter homoj kiuj ne povus interkomuniki alie.

Sed, estas nur ŝancon, ne garantion. Homoj kiuj agas aĉe probable persistos agaĉante. Paco aŭ malpaco venas de homoj, ne lingvoj. Lingvo povas esti nur ponto; kio transiras ponton ankoraŭ laŭvolas, bone aŭ malbone, amike aŭ malamike.

Plibonas havi ponton ol ne havi ponton. Sed la ponto solvas nur unu problemon, ne ĉiujn.

milek (User's profile) August 29, 2011, 10:52:45 AM

darkweasel:
milek:
Kiel laŭ vi lernado de ia lingvo povus inokuli samajn vidpunktojn en ĉiaj gelernantoj? Bedaŭrinde, via espero estas malprofunda espero.
Ĉu mi ie ajn diris tion? demando.gif demando.gif senkulpa.gif
Pardonu, ĉi tio estis respondo de unua posto. Mi forgesis citi ĝin. ridulo.gif

Altebrilas (User's profile) September 2, 2011, 10:14:14 AM

Ĉu internacia lingvo instigas nur pacon kaj toleremon inter homoj ?

Se paco estas nur foresto de kvereloj, diktaturo estas pli efika ol internacia lingvo.

En diktaturo, homoj ne povas kvereli, ĉar por tio ili devus esprimi sian opinion, kaj pro tio-ĉi ili irus en karceron. Plie, en diktaturo, homoj komprenas sin duonvorte, ekz. per ŝercoj, kaj ne bezonas tro da klarigoj.

Lingvo ebligas uzi vortojn anstataŭ armilojn, kaj tio jam estas ega progreso. Sed lingvo ja estas necesa, sed ne sufiĉa por interkompreni. Devas ankaŭ esti la volo kompreni aliies vidpunkton antataŭ trudi la sian, sincero kaj uzado de racio.

Back to the top