Ĉu internacia lingvo instigas nur pacon kaj toleremon inter homoj ?
从 manu_fr, 2011年8月28日
讯息: 15
语言: Esperanto
darkweasel (显示个人资料) 2011年8月28日下午5:39:24
milek:Ĉu mi ie ajn diris tion?
Kiel laŭ vi lernado de ia lingvo povus inokuli samajn vidpunktojn en ĉiaj gelernantoj? Bedaŭrinde, via espero estas malprofunda espero.
Paulinho (显示个人资料) 2011年8月28日下午8:58:27
Kiam mi skribas en tia forumo mi neniam volas venki kaj ne mem kon - vinki. Sed mi jam fojfoje ŝanĝis mian sintenon post legi kunlaboron de aliaj kamaradoj...
RiotNrrd (显示个人资料) 2011年8月28日下午9:35:21
Esperanto donas facilan metodon pligrandi la ŝancon de paco per komunikado inter homoj kiuj ne povus interkomuniki alie.
Sed, estas nur ŝancon, ne garantion. Homoj kiuj agas aĉe probable persistos agaĉante. Paco aŭ malpaco venas de homoj, ne lingvoj. Lingvo povas esti nur ponto; kio transiras ponton ankoraŭ laŭvolas, bone aŭ malbone, amike aŭ malamike.
Plibonas havi ponton ol ne havi ponton. Sed la ponto solvas nur unu problemon, ne ĉiujn.
milek (显示个人资料) 2011年8月29日上午10:52:45
darkweasel:Pardonu, ĉi tio estis respondo de unua posto. Mi forgesis citi ĝin.milek:Ĉu mi ie ajn diris tion?
Kiel laŭ vi lernado de ia lingvo povus inokuli samajn vidpunktojn en ĉiaj gelernantoj? Bedaŭrinde, via espero estas malprofunda espero.
Altebrilas (显示个人资料) 2011年9月2日上午10:14:14
Se paco estas nur foresto de kvereloj, diktaturo estas pli efika ol internacia lingvo.
En diktaturo, homoj ne povas kvereli, ĉar por tio ili devus esprimi sian opinion, kaj pro tio-ĉi ili irus en karceron. Plie, en diktaturo, homoj komprenas sin duonvorte, ekz. per ŝercoj, kaj ne bezonas tro da klarigoj.
Lingvo ebligas uzi vortojn anstataŭ armilojn, kaj tio jam estas ega progreso. Sed lingvo ja estas necesa, sed ne sufiĉa por interkompreni. Devas ankaŭ esti la volo kompreni aliies vidpunkton antataŭ trudi la sian, sincero kaj uzado de racio.