ĝis....?
של Altebrilas, 8 בספטמבר 2011
הודעות: 15
שפה: Esperanto
Altebrilas (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2011, 15:21:37
"bonan tagon" estas kreita laŭ la modelo de la germana "guteN Tag", verŝajne kun la sama klarigo.
En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye" - kaj de "see you soon". Ĉu "I shall" estas subkomprenigita?
darkweasel (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2011, 16:00:52
Altebrilas:La devenon mi ne scias, tiu vorto ĉiuokaze ekzistas ankaŭ en la bavaraj dialektoj kiel ba-ba (neformala ĝissaluto).
En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye"
Altebrilas:Mi ĉiam interpretas tion kiel mallongigon de I hope I will see you soon = "mi esperas, ke mi baldaŭ revidos vin".
- kaj de "see you soon". Ĉu "I shall" estas subkomprenigita?
RiotNrrd (הצגת פרופיל) 10 בספטמבר 2011, 20:28:47
Altebrilas:En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye"...Malsimplas. Ĉi tie estas bona priskribeto en la angla (vidu la vorthistorian parton).
antoniomoya (הצגת פרופיל) 10 בספטמבר 2011, 21:19:45
RiotNrrd:Tre bona priskribo. Dankon, RiotNrrd.
Malsimplas. Ĉi tie estas bona priskribeto en la angla (vidu la vorthistorian parton).
Tio memorigas min ke ankaŭ en la hispana ni havas similajn esprimojn, ekzemple:
Adiós (A Dios) = adiaŭ (al Dio)
(Vaya) con Dios = (Iru) kun Dio
Amike.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 11 בספטמבר 2011, 15:50:39
Je tiu adreso, mi trovis tion, koncerne la franca:
# Adieu : anc fr à Dieu vos comant (je vous recommande à Dieu).Al Dio vin mi_rekomendas
...
# Aurevoir : XVIII s abréviation de adieu jusqu'au revoir. Cf adieu.
(18a jarcento) Mallongigo de "adiaŭ ĝis la revido"