Naar de inhoud

ĝis....?

door Altebrilas, 8 september 2011

Berichten: 15

Taal: Esperanto

Altebrilas (Profiel tonen) 9 september 2011 15:21:37

@sudanglo

"bonan tagon" estas kreita laŭ la modelo de la germana "guteN Tag", verŝajne kun la sama klarigo.

En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye" - kaj de "see you soon". Ĉu "I shall" estas subkomprenigita?

darkweasel (Profiel tonen) 9 september 2011 16:00:52

Altebrilas:
En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye"
La devenon mi ne scias, tiu vorto ĉiuokaze ekzistas ankaŭ en la bavaraj dialektoj kiel ba-ba (neformala ĝissaluto).
Altebrilas:
- kaj de "see you soon". Ĉu "I shall" estas subkomprenigita?
Mi ĉiam interpretas tion kiel mallongigon de I hope I will see you soon = "mi esperas, ke mi baldaŭ revidos vin".

RiotNrrd (Profiel tonen) 10 september 2011 20:28:47

Altebrilas:En la angla, kio estas la etimologio de "good bye" - kio signifas "bye"...
Malsimplas. Ĉi tie estas bona priskribeto en la angla (vidu la vorthistorian parton).

antoniomoya (Profiel tonen) 10 september 2011 21:19:45

RiotNrrd:
Malsimplas. Ĉi tie estas bona priskribeto en la angla (vidu la vorthistorian parton).
Tre bona priskribo. Dankon, RiotNrrd.
Tio memorigas min ke ankaŭ en la hispana ni havas similajn esprimojn, ekzemple:

Adiós (A Dios) = adiaŭ (al Dio)
(Vaya) con Dios = (Iru) kun Dio

Amike.

Altebrilas (Profiel tonen) 11 september 2011 15:50:39

Dankon pro la etimologio de "bye"

Je tiu adreso, mi trovis tion, koncerne la franca:
# Adieu : anc fr à Dieu vos comant (je vous recommande à Dieu).
...
# Aurevoir : XVIII s abréviation de adieu jusqu'au revoir. Cf adieu.
Al Dio vin mi_rekomendas

(18a jarcento) Mallongigo de "adiaŭ ĝis la revido"

Terug naar boven