訊息: 12
語言: Esperanto
Jakovo (顯示個人資料) 2011年10月3日下午4:51:58
Mi ĵus demandis mi ĉu eblus uzi vortkreaĵojn kiel "preskegaŭ", "baldegaŭ", k.t.p. ?
Mi neniel intencus revolucii Esperanton, sed por mi tuj venus en la menso tiaj vortoj se mi dezirus esprimi ideojn kiel ekz. "ege baldaŭ" kvankam mi scias ke "-aŭ" ne estas finaĵo.
Kion vi opinias? Ĉu tro kontraŭregule? Ĉu kompreneble?
Amike,
Jakovo
flipe (顯示個人資料) 2011年10月3日下午5:53:35
Kaj sincere, vi ne revolucios esperanton tiel.
Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月3日下午6:09:17
baldaŭa, preskaŭa estas laŭregulaj.
Por esprimi vian ideon, mi uzus "baldaŭege", kaj "preskaŭege"...kiuj estas gramatike akcepteblaj.
Baldegaŭ kaj preskegaŭ estas barbarismoj.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月4日上午4:58:13
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月4日上午9:56:07
Se Esperanto estus 'natura' lingvo oni tre facile povus imagi, ke la natura evoluo produktus formojn kiel 'baldegaŭ' - kiu estas tuj komprenebla - ĉar en la naturaj lingvoj oni facilanime toleras ne-konsekvencon en la vort-formoj.
Sed Esperanto estus io alia. Do, prefere vi diru 'tre baldaŭ'. Tamen 'baldegaŭ' havas certan ĉarmon kaj pli agrablas al la orelo ol 'baldaŭege'.
Tio dirita, oni povus utiligi 'baldegaŭ' aŭ 'preskegaŭ' por krei komikan efikon, en (ekzemple) traduko de iu Asteriksa bildstrio,
barat (顯示個人資料) 2011年10月4日上午10:32:44
matene, vespere, nokte
kial ni ne povas diri:
hiere, hodie, morgae, balde, ktp.
Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年10月4日下午12:16:58
barat:Mi pensas ke tio (baldaŭ, morgaŭ, hodiaŭ, hieraŭ) estas nekonsekvenco de Zamenhof. Se ni diras:Miaopinie la motivo de Zamenhof estis, ke ĉiama ripetado de la sama finaĵo sonus malbona kaj enuiga.
matene, vespere, nokte
kial ni ne povas diri:
hiere, hodie, morgae, balde, ktp.
Sed ni havas tiujn ĉi vortojn, kaj ni devas ilin uzi.
sudanglo (顯示個人資料) 2011年10月5日上午10:56:08
Sed ĉu bezone? Ĉu estas truo en la lingvo kiun oni povus ŝtopi per nova aŭ-radiko.
Tjeri (顯示個人資料) 2011年10月5日上午11:50:08
CubeF (顯示個人資料) 2011年10月12日上午11:12:59
Tjeri:Iuj jam proponis "graŭ" = malmalgraŭ = danke al.Iuj proponis tamen, kiel jam estis menciite, la vorto "malgraŭ" NE estas kunmetita. La parto "mal" estas ŜAJNprefikso kaj do ne eblas ĝin ellasi.