Duoble akuzativo
od Hyperboreus, 24 października 2011
Wpisy: 23
Język: Esperanto
Hyperboreus (Pokaż profil) 24 października 2011, 15:15:40
maratonisto (Pokaż profil) 24 października 2011, 15:22:13
Hyperboreus:Mi havas du demandojn pri ĉi tio:Laŭ mi, estas korekta.
Ĉu estas korekta jena frazo?
"Mi enpakigis al buĉisto la viandon" (sekvante la ekzemplon (2) )
Hyperboreus:Ŝajnas esti erara.
Ĉu eblas jena frazo?
"Mi enpakigis la buĉiston la viandon." ?
Lom (Pokaż profil) 24 października 2011, 18:18:05
Mi ne certas ĉu "Mi enpakigis la buĉiston la viandon." estas malĝusta, tamen ĝi ja estas malpli klara, do evitinda laŭ mi.
Jen rilataj paĝoj el PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/... (“Nerekta objekto” je la fino)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazro...
darkweasel (Pokaż profil) 25 października 2011, 05:18:58
Lom:Tio ne eblas.
Mi ne certas ĉu "Mi enpakigis la buĉiston la viandon." estas malĝusta, tamen ĝi ja estas malpli klara, do evitinda laŭ mi.
La plej klara maniero estas: mi igis la buĉiston enpaki la viandon, sed ja eblas diri ankaŭ ... enpakigis al la buĉisto ....
sudanglo (Pokaż profil) 25 października 2011, 10:05:20
SED se oni dirus ke mi sendis ŝin lin, oni ne povus diveni ĉu ŝin al li aŭ ĉu lin al ŝi.
Tiel duobla akuzativo estas evitenda, pro manko de klareco.
lgg (Pokaż profil) 25 października 2011, 11:50:20
darkweasel (Pokaż profil) 25 października 2011, 12:51:57
sudanglo:Se oni dirus mi sendis la leteron Parizon, oni povus diveni ke la senco estas ke la letero estis sendita al Parizo, ĉar estus malfacile enpoŝtigi urbon.La diferenco estas alia. En mi sendis la leteron Parizon[/url], la vorto Parizon tute ne estas objekto - temas pri direkta uzo de -n.
SED se oni dirus ke mi sendis ŝin lin oni ne povus diveni ĉu ŝin al li aŭ ĉu lin al ŝi.
roint (Pokaż profil) 25 października 2011, 15:40:33
Oni ne povas fari ĉi-tion en Esperanto, ĉar vortordo en frazoj ne signifas ion gramatikan. Mi ne scias ĉu via denaska lingvo funkcias kiel la angla tiel, sed en esperanto oni devas "marki" la nerekta objekto per prepozicio, kutime "al" aŭ "por", kaj la rekta objekto per akuzativa finaĵo". Do, la frazo devas esti: "Mi donis al la buĉero la viandon." aŭ, en via ekzemplo, "mi enpakigis por la buĉero la viandon."
darkweasel (Pokaż profil) 25 października 2011, 16:33:22
roint:aŭ, en via ekzemplo, "mi enpakigis por la buĉero la viandon."Vi ŝajne ne komprenis, kion la demandinto volas esprimi.
Hyperboreus (Pokaż profil) 25 października 2011, 21:52:00