Späť na obsah

Duoble akuzativo

od Hyperboreus, 24. októbra 2011

Príspevky: 23

Jazyk: Esperanto

Hyperboreus (Zobraziť profil) 24. októbra 2011 15:15:40

Forigite

maratonisto (Zobraziť profil) 24. októbra 2011 15:22:13

Hyperboreus:Mi havas du demandojn pri ĉi tio:
Ĉu estas korekta jena frazo?
"Mi enpakigis al buĉisto la viandon" (sekvante la ekzemplon (2) )
Laŭ mi, estas korekta.

Hyperboreus:
Ĉu eblas jena frazo?
"Mi enpakigis la buĉiston la viandon." ?
Ŝajnas esti erara.

Lom (Zobraziť profil) 24. októbra 2011 18:18:05

Mi memoras ke tia diskuto jam okazis tie antaŭe, sed mi estas tro pigra nun por reserĉi ĝin.

Mi ne certas ĉu "Mi enpakigis la buĉiston la viandon." estas malĝusta, tamen ĝi ja estas malpli klara, do evitinda laŭ mi.

Jen rilataj paĝoj el PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/... (“Nerekta objekto” je la fino)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazro...

darkweasel (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 5:18:58

Lom:
Mi ne certas ĉu "Mi enpakigis la buĉiston la viandon." estas malĝusta, tamen ĝi ja estas malpli klara, do evitinda laŭ mi.
Tio ne eblas.

La plej klara maniero estas: mi igis la buĉiston enpaki la viandon, sed ja eblas diri ankaŭ ... enpakigis al la buĉisto ....

sudanglo (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 10:05:20

Se oni dirus mi sendis la leteron Parizon, oni povus diveni ke la senco estas ke la letero estis sendita al Parizo, ĉar estus malfacile enpoŝtigi urbon.

SED se oni dirus ke mi sendis ŝin lin, oni ne povus diveni ĉu ŝin al li aŭ ĉu lin al ŝi.

Tiel duobla akuzativo estas evitenda, pro manko de klareco.

lgg (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 11:50:20

.........................

darkweasel (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 12:51:57

sudanglo:Se oni dirus mi sendis la leteron Parizon, oni povus diveni ke la senco estas ke la letero estis sendita al Parizo, ĉar estus malfacile enpoŝtigi urbon.

SED se oni dirus ke mi sendis ŝin lin oni ne povus diveni ĉu ŝin al li aŭ ĉu lin al ŝi.
La diferenco estas alia. En mi sendis la leteron Parizon[/url], la vorto Parizon tute ne estas objekto - temas pri direkta uzo de -n.

roint (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 15:40:33

En iuj lingvoj, oni havas kaj "rektajn" objektojn kaj "nerektajn" objektojn. Ekzemple, la angla frazo: "I gave the butcher the meat" (laŭvorte, "Mi donis la buĉero la viando"). En angla, la substantivo ĉe la fino de la frazo estas komprenata kiel la "rekta" objekto, kaj la buĉero estas la "nerekta" objekto.

Oni ne povas fari ĉi-tion en Esperanto, ĉar vortordo en frazoj ne signifas ion gramatikan. Mi ne scias ĉu via denaska lingvo funkcias kiel la angla tiel, sed en esperanto oni devas "marki" la nerekta objekto per prepozicio, kutime "al" aŭ "por", kaj la rekta objekto per akuzativa finaĵo". Do, la frazo devas esti: "Mi donis al la buĉero la viandon." aŭ, en via ekzemplo, "mi enpakigis por la buĉero la viandon."

darkweasel (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 16:33:22

roint:aŭ, en via ekzemplo, "mi enpakigis por la buĉero la viandon."
Vi ŝajne ne komprenis, kion la demandinto volas esprimi.

Hyperboreus (Zobraziť profil) 25. októbra 2011 21:52:00

Forigite

Nahor