Mergi la conținut

Nepersonaj frazoj

de Ilmen, 5 noiembrie 2011

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

darkweasel (Arată profil) 10 noiembrie 2011, 16:59:38

cFlat7:"Ĉiuj povu uzi la lingvon egale."

Mi trovis tiun frazon per Tekstaro. Ĉu "ĉiuj" ne estas la subjekto por "uzi", kiu estas infinitivo?
Gramatike, ĉiuj estas la subjekto de povu. Ĝi estas ankaŭ la senca subjekto de uzi. Infinitivoj kutime ja havas sencan subjekton, sed ne gramatikan.

tommjames (Arată profil) 10 noiembrie 2011, 17:35:11

darkweasel:
Mi konsentas. PMEG ĉi tie diras "I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto, senca subjekto.", kaj havas ekzemplojn ĉi tie.

Hyperboreus (Arată profil) 10 noiembrie 2011, 21:22:10

Forigite

Înapoi mai sus