Contenido

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

de lgg, 5 de diciembre de 2011

Aportes: 148

Idioma: Esperanto

darkweasel (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 06:13:01

lgg:Vere, la litero [ĥ] estas pleybela! Nomi sole unu lingvon kio uzis supersignay konsonantoy?
Mi pensis, ke vi estas slavlingvano? Jen do ...

lgg (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 06:28:17

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

lgg (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 06:34:18

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

mihxil (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 07:35:30

lgg:La literoy ä aw ß estas la parto de standardo ISO, sed literoy esparantay ne.
La esperantaj literoj estas inkluzivitaj en ISO-8859-3. Tiu kodaro fakte preskaŭ ekzistis sole por esperanto, kaj ĉiam restis iom problema. Sed via aserto tamen restas fakte malvera. Eble vi celis 'parto de ISO-8859-1', ĉar tiu multege pli ofte uzata kodo efektive malhavas la esperantajn literojn.

Sed nuntempe estas unikodo, en kiu evidente ankaŭ estas nia sesopo, kaj kiu fariĝas pli uzata ol eĉ ISO-8859-1. Fakte la kodo de la literoj ne estas plu problemo. La ĉeesto en efektivaj tiparoj ankoraŭ estas. Malmultekostaj tiparoj eble ne inluzivas la ĉapelitajn literojn, ĉar simple estas laboro ilin krei.

Igg:Oni ne povas igi la homon xati la uzon de du aw eq tri klavaroyn por skribi en Esperanto.
Mi tamen konsentas kun tio ke la uzado de pluraj (virtualaj) klavaroj estas ĝena. La tajpado, ne la montro, estas la plej granda problemo ĉi-teme.

hebda999 (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 08:37:42

lgg:Ne povis elvidi tie la klaran oficialan kaŭzon, por kiel Esperanto ne povas uzi alfabeton estanta konata kaj alirebla de ĉiu el homoj alfabetaj en tutmondo, anstataŭe la fikciaj supersignoj? Anstataŭe la leteroj ke oni ne povas elirigi, vidi, speco aŭ elprinti?
Plendu, plendegu, ni tuj ŝanĝos niajn karajn esperantajn literojn por vin gajigi, kompatinda infano.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 20 de diciembre de 2011 22:22:02

Forigite

acdibble (Mostrar perfil) 21 de diciembre de 2011 00:39:42

Se la Esperanta alfabeto ne ŝatas al vi, lernu Idon. Ĝi uzas vian »internacian alfabeton«.

mihxil (Mostrar perfil) 21 de diciembre de 2011 06:15:18

Hyperboreus:La grafemo < ĥ > ankaŭ estas forigebla. Ne ekzistas minimala paro inter < ĥ > kaj < h >. Sekve, se ĉiam vi skribus h anstataŭ ĥ (aŭ ĥ anstataŭ h), ne montriĝus iu miskompreno.
La kutima maniero anstataŭigi 'ĥ' ne estas per 'h', sed per 'k'.

Ja ekzistas vortoj kiuj nur malsamas pro la supersigno ĉe 'h/ĥ'. Ekz.:
'mi aŭskultis ĥoron', signifas ion tute alian ol 'mi aŭskultis horon'.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 21 de diciembre de 2011 14:53:07

Forigite

darkweasel (Mostrar perfil) 21 de diciembre de 2011 14:56:42

Hyperboreus:
miĥil:
Hyperboreus:La grafemo < ĥ > ankaŭ estas forigebla. Ne ekzistas minimala paro inter < ĥ > kaj < h >. Sekve, se ĉiam vi skribus h anstataŭ ĥ (aŭ ĥ anstataŭ h), ne montriĝus iu miskompreno.
La kutima maniero anstataŭigi 'ĥ' ne estas per 'h', sed per 'k'.

Ja ekzistas vortoj kiuj nur malsamas pro la supersigno ĉe 'h/ĥ'. Ekz.:
'mi aŭskultis ĥoron', signifas ion tute alian ol 'mi aŭskultis horon'.
Multan Dankon al vi. Mi serĉadis kaj serĉadis minimalan paron kaj ne trovis. Ĉu vi povus sciigi al mi pliajn parojn?
En ReVo mi trovis ĥordo - hordo.

Volver arriba